Ĉefpremio por la spektaklo „Mi estas Lidia”

Dum ni estis okupitaj pri la 23-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj, el la 18-a Internacia Renkontiĝo kun Monodramo „Por Ora Huffero de Pegazo” en Suwałki venis bonega informo: la spektaklo „Mi estas Lidia” ricevis la ĉefpremion, tio estas la Oran Hufferon de Pegazo 🥇

Ni ĝojas des pli, ke la spektaklo de Paula Czarnecka premieris en la pasintjaraj Zamenhof-Tagoj, kaj nia societo partnere subtenis ĝian kreiĝon.

Gratulon al ŝi !

Respondi