Informo pri la rezultoj de la literatura konkurso „Elmigrintoj: mi, vi, li…” anoncita de Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki kaj Bjalistoka Esperanto-Societo en la jaro 2016.
En la datlimo anoncita en la konkursa regularo la organizantoj ricevis 16 verkojn:
- 9 verkoj el Pollando
- 2 verkoj el Albanio
- 1 verko el Hispanio
- 1 verko el Nepalo
- 2 verkoj el Germanio
- 1 verko el Britio
La komisiono decidis enmanigi krompremiojn al:
- Wojciech Bardzik por la verko : “Elmigrintoj”
- Ewa Siurawska por la verko: “Ĉu eblas esti feliĉa emigrulo?”
- Joanna Sokalska por la verko: “Sankta vespero hejme”
- Bahrdyl Selimi por la verko : “Grandaj albanaj eksodoj”
- Adila Olluri por la verko: “La letero de fremda soldato”
- Gerharda Webera por la verko: “Ekstereŭropaj fuĝintoj en la Eŭropa Unio”
La komisono decidis premii laŭ la regularo:
- Sandip Lamichhane por la verko: “Kial nepalaj viroj iras labori arabajn landojn”
- Johann Andreas Pachter por la verko: “Elmigro de A al B de Alpoj al Berlino”
- Wacław Rekowski por la verko: “Elmigrintoj: mi, vi, li…”
- Małgorzata Dobkowska por la verko: “Perversoj”
- Grażyna Barszczewska-Banel por la verko: “La longa migrado”
- Ina Łapińska por la verko: “Oni elektas nek la patrujon nek la gepatrojn”
- Helena Burchardt por la verko: “Elmigrintoj: mi, vi, li…”
- Suso Moinhos por la verko: “La fenomeno migrado en la esperanta literaturo”
- Elżbieta Karczewska por la verko: “Amo de mia vivo”
- Jens Spillner por la verko: “Elmigrintoj: mi, vi, li…”
La komisiono decidis, ke la plej interesan eseon “Elmigrintoj: mi, vi, li…” verkis Helena Burchardt. Gazeta Wyborcza publikigis ĝin la 9-an de decembro 2016 en sia elektronika versio. Vi povas legi ĝin ankaŭ sur la ttt-paĝo de Bjalistoka Esperanto-Societo.
La 10 plej interesajn eseojn vi povas legi en “Bjalistokaj kajeroj n-ro 6” eldonitaj de Podlaĥia Libraro kaj Bjalistoka Esperanto-Societo.
Tiu ĉi respondo sekvas mian komenton hieraŭan, en kiu mi anoncis, ke mi ankoraŭ ne ricevis iun respondon de vi … nu, hodiaŭ granda surprizo : alvenis via dika premia letero. Dankegon! La legilo estas jam plenigitaj de multaj libroj diverslingvaj. Vi elektis bonan prezenton.
Bonan novan jaron al vi ĉiuj !
Jens
Saluton! Eble la retadreso kiun ni entajpis estis malĝusta. Ĉiukaze mi ĝojas, ke vi ricevis vian premion 🙂