Reta Edukado Nun – Aliĝu nun!

Ĉu vi okupiĝas pri edukado por plenkreskuloj? Ĉu vi volas lerni pli pri interreta lernado kaj uzi ĝin praktike? Ĉu vi bone konas Esperanton? Se jes, ni invitas vin partopreni la projekton.

Reta Edukado Nun estas EU-projekto pri interreta edukado kaj instruado realigita de Bjalistoka Esperanto Societo en kunlaboro kun partneraj organizoj el Kroatio, Britio, Francio kaj Italio.

La celo de la projekto estas altigo de kvalito de eduk-aktivaĵoj por plenkreskuloj kaj interŝanĝo de bonaj praktikoj inter la organizoj. Ni volas engaĝi pli multajn homojn en agado pri defioj rilataj al edukado. La projekto kreos interretajn lernilojn haveblajn por uzi en edukaj agadoj en aliaj organizoj. Ĝi ankaŭ faciligos la scio-transdonadon ene de ĉiu organizo kaj finfine ebligos novajn partneradojn inter organizoj, kiuj okupiĝas pri la plenkreska edukado.

La sekva trejnado okazos en Ðurđevac, Kroatio de la 12a ĝis la 16a de aŭgusto 2021.

Aliĝu nun!

 

Respondi