REN Erasmus+ en Glasgovo – resumo de la projekto

Fine de septembro – komence de oktobro okazis en Glasgovo, Skotlando, la lasta renkontiĝo de la projekto Erasmus+ Reta Edukado Nun financata de Eŭropa Komisiono. En triopa grupo ni reprezentis Bjalistokan Esperanto-Societon: Nina Pietuchowska, Grażyna Barszczewska kaj mi, Jolanta Chrustowicz. Krom ni, partoprenis kompreneble niaj partneroj, t.e.: Bunta Esperanto Asocio el Italio, Esperanto-Kulturcentro el  Francio, Dokumenta Esperanto-Centro el Kroatio kaj Kosmo Strategio ltd el Britio.

La renkontiĝo celis resumi nian komunan laboron kaj la serion de eventoj, kiuj komenciĝis en kroata Đurđevac en aŭgusto 2021 kaj poste daŭris en Bjalistoko, Tuluzo kaj Piani di Luzza.

Ĉar la projekto realigita de ni koncernis retan edukadon, la renkontiĝo ankaŭ donis la eblecon partopreni ĝin per la interreto. Tial, nia gasto estis Katalin Kováts, prezidanto de la Komitato de UEA-KER ekzamenoj, kiuj ĉi-jare okazis aknaŭ rete. Tia hibrida partopreno en la evento estis interalie unu el la temoj de la programo REN. Do ni ĉiuj havis la ŝancon demandi kaj partopreni en la diskuto: ni – surloke kaj homoj ĉeestantaj la kunvenon distance.

Mi ankaŭ havis la ŝancon prezenti miajn proprajn observojn pri la reta edukado. El la perspektivo de miaj propraj spertoj de instruistino, mi provis montri al la partoprenantoj la bildon de distanca edukado, oficiale enkondukita en polaj lernejoj dum pandemio.

Administrajn komentojn pri la programo prezentis Sara Spanò, reprezentante Kosmo Strategio ltd. Ŝiaj multfacetaj observoj kaj niaj propraj pri la finiĝanta programo certe rezultos en pensoj kaj specifaj solvoj estonte.
Dum la restado en Glasgovo ni ankaŭ havis la agrablan renkontiĝon kun du skotaj esperantistoj kun kiuj ni trairis la urbon. La vetero mem akompananta niajn promenojn estis vera allogaĵo! Ni malsekiĝis en la pluvego, ni ĝojis pri la lazura ĉielo kaj post momento… ni denove malsekiĝis. Kiel estas en Glasgovo!

Jolanta Chrustowicz

 

Eksteraj ligiloj:

 

Respondi