Itala Esperanto-Kongreso – prezentaĵo

Ĉi-jara 89. IEK okazis en la regiono Lombardio, en la itala urbo Brescia (esperante Breŝo). Ĝia temo estis: Paco ne okazas hazarde: la aktiva rolo de ĝemelurbaj rilatoj en la konstruo de eŭropa popolo. Dum la kongreso okazis diversaj seminarioj kaj prelegoj, artaj programeroj, lingvaj kursoj, ekskursoj, funkciis libroservo.

Bonvolu veni merkredon la 21-an de septembro 2022 je 17h00 al la Esperanto-klubejo en Bjalistoko (str. Piękna 3) – vi povos ekscii pli pri la itala kongreso el prezento de Nina Pietuchowska.

Respondi