Mikaelo Bronŝtejn – Mi vivas en la mondo malperfekta

82,00 

Havebla

Priskribo

  • Aŭtoro: Mikaelo Bronŝtejn
  • Eldoninto: Ars Libri
  • Eldonjaro: 2023
  • Formato: 509 p., 145×235×32 mm. Libro ilustrita, kun paĝmarkilo
  • ISBN: 9788363698942

Riĉa kolekto de verkoj – poemoj, kantotekstoj – de la fama bardo sen barbo Mikaelo Bronŝtejn. Temas pri pli ol 300 tekstoj verkitaj dum 55 jaroj.

Mikaelo Bronŝtejn – Kanzonisto, verkisto kaj tradukanto. Pseŭdonime Bruna Ŝtono. Kiel diplomita inĝeniero pri ­elektro kaj ĵurnalisto, 20 jarojn de sia labora vivo li dediĉis ĉefe al la unua profesio, oficinte sur diversaj postenoj en granda uzino apud Leningrado kaj en granda karbominejo de Vorkuta. En la 1970-aj jaroj li komencis verki kaj plenumi originalajn kantojn, fariĝinte la plej fama kaj ŝatata bardo inter rusiaj esperantistoj. Ekde 1987 li koncertas ankaŭ eksterlande dum UK-oj kaj aliaj renkontiĝoj kaj dum specialaj turneoj. Liaj versaĵoj kaj kanto­tekstoj estis eldonitaj en pluraj libroj, ekzistas ankaŭ kasedoj kaj diskoj kun liaj kantoj – Amitaj, amataj, amotaj… (1997), Iom da bono de Bruna Ŝtono (2001), Esperantujo mia (2003), Mia nomo ne gravas (2004), Printempo bluĵinsa (2006) kaj La antaŭlasta trajno (2013). Li tradukis multe el la rusaj poezio kaj prozo. Precipe rimarkindas liaj originalaj verkoj: la poemaroj – Du lingvoj (2001), Iam, kiam… (2005), Kajto (2008), Kaj ekmatenos (2015), Vivteatro (2020), kvin romanoj – Oni ne pafas en Jamburg (1993), Dek tagoj de kapitano Postnikov (2004), Urbo Goblinsk (2010), Mi ste­lojn jungis al revado (2016, 2021), Simeono (2022) kaj la novelaroj Lecionoj por knabo (2009), Lecionoj por viro (2021). Mikaelo Bronŝtejn estas ankaŭ ricevinto de jenaj premioj: Premio Antoni Grabowski (2004), Honorfolio de UEA pro elstara kultura agado (2010), OSIEK-premio (2012), Laŭro de la Akademio de Esperanto (2021).

 

 

ISBN 978-83-63698-94-2

Aldonaj informoj

Pezo 0,83 kg
Dimensioj 14,5 × 23,5 × 3,2 cm

Respondi