Adem Demaçi – Patrino Shega kaj kvin junulinoj

30,00 

Serio de politikaj artikoloj aperintaj en la revuo „Esperanto” de 1915 ĝis 1917.

Havebla

Priskribo

Adem Demaçi – kosova politikisto kaj verkisto.

Li naskiĝis la 26-an de februaro 1936 en Priŝtina. Li studis literaturon kaj juron en la universitatoj de sia naskiĝurbo, Skopje kaj Beogrado. En 1958 li debutis per la romano Gjarprinjtë e ­gjakut (La sangovenĝaj serpentoj, MAS, 2019), kiu aperis sur la paĝoj de la prestiĝa beletra revuo Jeta e Re. Jam kiel studento li protestis kontraŭ subpremado de la albana minoritato en la federacia Jugoslavio kaj batalis por la egalrajtigo de Kosovo al la ceteraj jugoslaviaj respublikoj. Pro sia akra kritiko al la komunismo kaj reĝimo de Josip Broz Tito oni ­arestis lin unuafoje en 1958, akuzis kaj malliberigis dum tri jaroj.

Poste li estis denove kon­damnata kaj malliberigita (1964–1990). En­tute li sufere pasigis 28 jarojn en politikaj malliberejoj de Jugoslavio. Liberigita en 1990 li daŭrigis sian politikan agadon. Inter 1990 kaj 1995 li gvidis la Konsilion por la Homaj Rajtoj kaj Liberecoj en Kosovo. Li estis simbolo de la kosovaj albanoj en ilia batalo kontraŭ la komunisma Jugoslavio, kaj poste kont­raŭ Serbio pri la egalrajteco kaj sendependeco. En siaj celadoj kaj aktivaĵoj ĉiam li konsideris la pacan vojon por solvi ĉiujn naciajn problemojn. Oni nomis lin „Nelson Man­dela de Balkanio”.

En 1991, la Eŭropa Parlamento honoris lin per la paco-premio „Saĥarov”. Dum jaroj li gvidis la Ligon de la Verkistoj de Kosovo. Li aŭtoris multajn rakontojn, dekkelkajn romanojn kaj dramon. Lia populareco grave kreskis post 1990, kiam li prezentis per siaj verkoj la batalon kaj reziston de la albanoj en Kosovo kontraŭ la serbaj persekutado kaj murdado sub la kruela reĝimo de Milošević. Demaçi, kiu dum tiu interna milito restis en la patrujo kaj estis vidinto de teruraĵoj, dokumentis korskue la malfacilan kaj kompat­indan sorton de la samgentanoj. Li forpasis la 28-an de julio 2018.

Okaze de la vizito de esperantistoj en Priŝtina (2014) li plene favoris Esperanton kiel pacigilon inter la popoloj.

 

 

  • Aŭtoro: Adem Demaçi
  • Eldoninto: Ars Libri – Lublin
  • Eldonjaro: 2022
  • Formato: 106 paĝoj, 21 cm
  • ISBN: 978-83-63698-74-4

Aldonaj informoj

Pezo 0,23 kg
Dimensioj 21 × 14 × 1 cm

Respondi