Visar Zhiti – La senfina funebra procesio

30,00 

Serio de politikaj artikoloj aperintaj en la revuo „Esperanto” de 1915 ĝis 1917.

Havebla

Priskribo

Visar Zhiti – albana verkisto kaj ĵurnalisto.

Li nask­iĝis la 2-an de decembro 1952 en Durrës, sed kreskis en la urbo Lushnja, kie li vizitadis mezlernejon. Diplomiĝinte pri albanaj lingvo kaj beletro en la Supera Pedagogia Instituto de Shkodër, li komencis labori kiel instruisto en Kukës. Tiutempe li publikigis siajn unuajn poeziaĵojn en literaturaj gazetoj kaj revuoj. En 1973 li pretigis la poemaron Rapsodia e jetës së trëndafilave (Rap­sodio pri la vivo de la rozoj). Li transdonis ĝin al la eldonejo Naim Frashëri, kiam komenciĝis la purigado, kiu okazis post la plena kunsido de la komunista partio (konata sub la nomo „purigado de la liberaluloj”), kaj la aŭtoro, kies patro – fama poeto, pli frue kritikata de la partiaj aŭtoritatoj – iĝis unu el la kulpokaproj. Do, la manuskripto, transdonita al la eldonejo, estis ĉefa pruvo dum la proceso, ke Visar Zhiti faris ideologiajn erarojn kaj rifuzis la tiutempe validajn formulojn de socrealismo. Akuzita pri kontraŭkomunisma agitado li ricevis nenian apogon kaj pledon el la verkistaj rondoj, kiuj oktobre de 1979 oficiale akuzis lin.

Arestitan komence de novembro 1978 en Kukës, kie la tutan tempon li estis instruanta en la lernejo, oni malliberigis lin dum kelkaj mo­natoj. Eĉ en la arestejo li ne ĉesis verki poemojn. Dum la proceso, kiu okazis aprile de 1980 li estis kondamnita al 13-jara malliberigo. Komence li ­restadis en Tirana, kaj poste en la punlaborejoj kun severega reĝimo – Spaç kaj Qafë-Bar. Liberigita januare de 1987 li ricevis konsenton por labori en la brikejo en Lushnja, kie sub inspektado de la politika polico Sigurimi li restadis ĝis 1990.

Aŭtune de 1991 li forveturis en Italion kaj laboris en Milano ĝis julio 1992. Unu jaron poste li ricevis stipendion de la fondumo „Heinrich Böll”, kio ebligis al li veni en Germanion, kaj poste en Usonon (1994). Reveninte en Albanion li eklaboris kiel ĵurnalisto, por baldaŭ transpreni gvidadon de la eldonejo Naim Frashëri. Tiutempe li komencis laboron en la kancelario de la parlamento de Albanio, kie li estis samĉambr­ano de unu el la verkistoj, akuzantaj lin en 1979. En la parlamentaj balotoj (1996) oni elektis Visaron Zhiti kiel deputiton. Sed elrevigis lin rapide la kvalito de la politika vivo kaj li retiriĝis el la parlamenta agado. En 1997 li iĝis kultura ataŝeo en la albana ambasadejo en Romo kaj plenumos siajn devojn ĝis 1999. En 2015 oni nomumis lin ambasadoro de Albanio ĉe la Sankta Seĝo. Nun li loĝas en Usono.

Tiutempe li intense okupiĝis pri literatura verkado. La unua poemaro Kujtesa e ajrit (La memoro de la aero) aperis en Tirana (1993). Tri jarojn post la debuta poemaro li publikigis sian unuan romanon Këmba e Davidit (La piedo de Davido, Tirana 1996). En 1997 sekvis ĝin la rakontaro Valixhja e shqyer e përrallave (La valizo plena je fabeloj), eldonita en Priŝtina. La novan romanon oni devis atendi ĝis 2002, kiam en Tirana aperis Ferri i çarë: roman i vërtetë (La krevinta infero: vera romano). Li eldonis ankoraŭ tri romanojn: Funerali i pafundmë (La senfina funebra procesio, Tirana 2003), Perëndia mbrapsht dhe e dashura (Dio renverse kaj la amantino, Tirana 2004), Në kohën e britmës (En la tempo de la krio, Tirana 2009) kaj unu rakontaron Shekull tjetër (La alia jarcento, Tirana 2008).

Por siaj literaturaj verkoj li ricevis kelkajn premiojn, el kiuj plej gravas la itala Leopardi d’oro (1997). Li membras en la Internacia Akademio de Artoj „Alfonso Grassi” kaj en la Eŭropa Akademio de Sciencoj kaj Artoj.

 

  • Aŭtoro: Visar Zhiti
  • Eldoninto: Ars Libri – Lublin
  • Eldonjaro: 2021
  • Formato: 152 paĝoj, 21 cm
  • ISBN: 978-83-63698-75-1

Aldonaj informoj

Pezo 0,29 kg
Dimensioj 21 × 14 × 1,2 cm

Respondi