Prezento pri la 103a Universala Kongreso

Ni invitas merkredon, la 22an de aŭgusto je 18h00 al la Esperanto-klubejo ĉe Piękna 3 en Bjalistoko por prezentaĵo de Wojtek Bardzik pri la ĉi-jara UK en Lisbono.

El Bjalistoko startis 8-persona esperanta grupeto kaj en Lisbono ĝi fariĝis internacia 12-persona – ni loĝis en la sama hoteleto. Ni ĉiuj havis multajn interesajn travivaĵojn: konatiĝo kun la lisbona metroo kaj ĝiaj aŭtomatoj por aĉeti biletojn, la kongresa etoso, la portugala varmega somero, ekskursaj aventuroj, tro glataj kaj glitaj ŝtonaj trotuaroj… Ne ĉiam la grupeto vagadis kune, ofte ni elektis diversajn vojojn kaj lokojn. Portugalio ravis nin, kongresa semajno ne sufiĉis por bone konatiĝi kun la lando.

Por ekscii pli — venu al nia renkontiĝo!

La evento ĉe Facebook

Respondi