Memorante pri Jakobo Ŝapiro

Ni elkore bonvenigas kune omaĝi Jakobon Ŝapiro, bjalistokan esperantiston, ĵurnaliston, verkiston kaj instruiston de la intermilita periodo, ĉe lia iama domo ĉe la strato Lipowa 31/33 ĵaŭdon la 12an de julio je 15h00.

Je 16h00 ni renkontiĝos en la sidejo de Bjalistoka Esperanto-Societo, kie niaj kolegoj rakontos:

– Katarzyna Lewończuk: „Kiel naskiĝis Esperanto”

– Elżbieta Karczewska pri la vivo de Ŝapiro.

Jakobo Ŝapiro, Joŝo (nask. 29 de okt. 1897) estis iniciatinto kaj la unua prezidanto de Esperanto-societo en Bjalistoko; ekde 1919 li estis delegito al UEA kaj plurfoje organizis en la urbo postkongresojn kaj aliaj Esperantajn eventojn; danke al lia peno la iama strato Verda estis alinomita al Zamenhofa. Ŝapiro estis aŭtoro de i.a. la kontraŭmilita broŝuro “La mondmilito kaj Esperanto” (1915), “Babiladoj de bonhumora Zamenhofano” (1921), unu el la unuaj – aŭ eble la unua – gvidlibro tra Bjalistoko (1923) kaj multaj artikoloj.
Lian aktivan agadon finis la enmarŝo de la germanaj trupoj en Bjalistokon; la 12an de julio 1941 Jakobo Ŝapiro estis mortpafita en la arbaro Pietrasze.

Respondi