Marko, ĝis la…!

Post 9 monatoj finiĝis la Eŭropa Volontula Servo de Marc Konijnenberg en Bjalistoka Esperanto-Societo. Ni renkontiĝis en la klubejo por komuna, kluba adiaŭo de nia tre aktiva volontulo. En bona etoso ni adiaŭis nian karan volontulon. Ni preparis kaj kune kantis amuzan kanton “Marko adiaŭ”. Ni esperas, ke li ne forgesos Bjalistokon kaj iam revenos al ĝi.

Dume ni serĉas novan volontulon, kiu povos komenci sian Eŭropan Volontulan Servon en Bjalistoko en oktobro 2018 kaj resti kun ni dum 9 monatoj. la detalojn legu ĉi tie.

Fotistoj: Nina Pietuchowska kaj Przemysław Wierzbowski

 

“Marko adiaŭ”

 

Amiko nia adiaŭ

restu en bona san’

sed nin forgesu neniam

kara samidean’

 

(Refreno)

Ho amikeco nia

por ĉiam daŭru ĝi

disiĝas ni hodiaŭ

en bela harmoni’

Ĝis nun pasigitaj tagoj

kaj ĉiu bona hor’

revenos ĉi travivaĵoj en nia rememor’

Refreno…

Do kantu ni ĝis revido

ĝis la revido nun

ĉar certe ni renkontiĝos

inter ni ĉiam sun’

Refreno…

 

Respondi