La konkursa komisiono konsistanta el:
1. Eligiusz Buczyński – prezidanto, reprezentanto de Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki en Bjalistoko
2. Stanisław Dobrowolski – membro, reprezentanto de Bjalistoka Esperanto-Societo
establita por taksi verkojn de la 10-a literatura konkurso „Esperanto ligas homojn” por rakonto pri la temo „Pandemio: neĉiutaga ĉiutageco” decidis, ke el inter 29 verkoj senditaj ĝustatempe kaj laŭregulare premiitaj estas:
Unua premio: verko de Elżbieta Karczewska Belega Davido à la kronviruso – 19
Dua premio: verko de Andrzej Liczmonik Pandemionium
Tria premio: verko de Justyna Rut-Thiam Memorlibro el pandemio
Krompremiitaj estis la verkoj de:
- Helena Biskup Alvenas novaj tempoj
- Ines Kahin Izoliteco, katalizilo
- Henryk Liszkiewicz Karateo sako
- Wacław Rekowski Lidka
- Jean-Claude Roy Ĉu dancado post kantado?
- Maria Rosaria Spanò Kiam ankroj neatendite falas
- Paulo Sergio Viana Kvaranteno
Ni gratulas al ĉiuj gajnintoj, dankas al ĉiuj kontribuintoj kaj kuraĝigas vin partopreni en la venonta jaro!
Elŝutu la enhavon de la 10-aj Bjalistokaj Kajeroj: Bialistokaj-kajeroj-2020.pdf