Koran dankon, Ela

Hodiaŭ sian senlacan laboron en Esperanto-libraro, filio de Podlaĥia Biblioteko, finas Ela Karczewska, kiu modele gvidis ĝin dum 11 jaroj.

En tiu tempo la sola publika Esperanto-biblioteko en Pollando sub ŝia gvidado apartenis al la plej aktivaj filioj. Ŝi iniciatis plurajn literaturajn projektojn kunlabore kun la societo: la ĉiujaran Nacian Legadon, la literaturan konkurson „Esperanto ligas homojn”, libro-kundividadon sur la ĉefa urboplaco kaj literaturajn renkontiĝojn en la filio. Koran dankon, Ela, kaj pliajn ĝojojn en via esperantista agado!

La taskon transprenas Maria Niemyjska, kiu invitas ĉiujn viziti kaj pruntepreni librojn.

Respondi