Kongreso de KELI en Bjalistoko – impresoj

Ĉu veras, ke maltoleremo venas de nescio? Mi loĝas en Bjalistoko de 53 jaroj kaj mi observas kiel bele ŝanĝiĝas la urbo kaj ĝiaj loĝantoj. Ili ŝajnas esti pli malfermaj al la mondo, kaj tamen kiam mi unue parolis publike pri la propono de KELI organizi Kongreson de E-Kristanoj en nia urbo, mi estis korektita: katolikoj, eble? Ni pripensis la aferon kaj Bjalistoka Esperanto-Societo kun la Fondaĵo Ludoviko Zamenhof, surbaze de la sperto de Kristana Esperantista Ligo Internacia, decidis kune organizi aranĝon por esperantistoj titolitan ” Dialogo inter religioj ” . Nia landlima regiono montriĝis bonega loko por prezenti malsamajn vidpunktojn al la partoprenantoj. Venis homoj el 12 landoj. Neniu demandis ilin ĉu ili estas ateistoj aŭ kredantoj kaj e kio ili kredas. Neniu kontrolis ĉu ili partoprenis matene aŭ vespere mallongan komunan preĝon. En la unua organiza kunveno vespere ni diris: partoprenu ĉiujn punktojn de la programo por ke vi sciu, pri kio vi parolas, kaj ne supozu, ke tiel estas…

Sur la kongresan afiŝon ni metis fragmenton de la poemo de Ludoviko Zamenhof ” Preĝo sub la verda standardo” – … kristanoj , hebreoj ah mahometanoj ni ĉiuj de Di’estas filoj .” Viviana I., Vicprezidanto de la Internacia Amnestio en Italio, orienta fakulo, tuj reagis dirante, ke la esprimo “mahometano” estas ofenda. Ni ne proponis, ke ŝi korektu la aŭtoron de la poemo, sed ni ekproponis, ke ŝi faros prelegon dum la Kongreso. Tio rezultigis bonegan laborrenkontiĝon pri antaŭjuĝo en la Islama Kulturcentro de Edukado de Polaj Tataroj en Kruszyniany.

La termino “dialogo” estis diskutita jam antaŭ la Kongreso fare de la judo Josele – esperantisto, kiu elmigris el Bjalistoko al Usono antaŭ 30 jaroj. Li konstatis, ke dialogo inter religioj ne ekzistas – ekzistas diskuto inter civilizuloj kun malsamaj vidpunktoj. “Se mi akceptus vian vidpunkton, mi devus fariĝi kristano kaj inverse.” En 2 prelegoj, Josele parolis pri la juda vidpunkto, ofte alportante rideton al la vizaĝoj de la aŭskultantoj, sed ankaŭ grimacon de ribelo.

Ni klarigis al. li, ke miaopinie dialogo estas la scivolemo de aliaj vidpunktoj, trovi novajn signifojn, novajn solvojn, novan komprenon.

Grandioza loko por okazigi la Kongreson montriĝis la Ĉefdioceza Ĉefseminario en Bjalistoko, kiu estis malplena dum la someraj ferioj. Belega kunvenejo, kapelo kaj granda manĝoĉambro estis starigitaj je la dispono de la partoprenantoj. Neniu demandis kian religion prezentas homoj, kiuj ĉi tie kune preĝos, aŭskultos prelegojn aŭ spektos kulturan programon. “Unu dekoracio por ĉiuj” – unu el la partoprenantoj tiamaniere subskribis sian foton en Fejsbuko . La organizantoj tre multe laboris por tiu ĉi kongresa unueco.

Bjalistoka Kulturcentro/Centro Ludoviko Zamenhof en Bjalistoko plenumis sian mision en 100%. Nia amiko Darek Sz. rakontis al la ĉeestantoj, ke Bjalistoko ekzistas en la koro de ĉiu judo tra la mondo kaj donis ekzemplojn pri tio. Promenante grupe tra la urbo la partoprenantoj de la Kongreso renkontis je ĉiu paŝo pruvojn, ke la loĝantoj de la urbo memoras tiujn, kiuj ne plu estas ĉe ni. Okazis la festoj kadre de la 80-a datreveno de la ribelo en la Bjalistoka geto.

Ni denove renkontiĝis ĉe la monumento “Junulo Zmenhof “. Al la historia, eta preĝejo ĉe granda paroĥa preĝejo gvidis nin trumpetisto ludanta marŝajn melodiojn per la trumpeto. Estis homamaso en la Merkata Placo dimanĉe posttagmeze. La verda Esperanto-flago montris la ĝustan vojon!

En la tempo de Zamenhof, Bjalistoko travivis periodon de evoluo de la teksa industrio. Teknikistoj el Prusio venis por labori en la novaj fabrikoj. Plej ofte ili estis protestantoj kaj ĝuste ili konstruis la preĝejon de St. Adalberto. Post la dua mondmilito, kiam liaj paroĥanoj foriris al Germanion la objekto pasis en la manojn de katolikoj . Pri ĝia sorto kaj pri renaskita lasttempe komunumo de protestantoj en Bjalistoko rakontis Jarek P.

Danke al Daniel S. el la Baptistpreĝejo en Bjalistoko, mi eksciis pri la misiistoj de tiu ĉi Eklezio servantaj al mizeruloj en Ukrainio, Kenjo kaj iama Jugoslavio.

Sesioj for de Bjalistoko dum la kongreso okazis en 4 najbaraj urboj. Ĉiu el ili estis karakterizaĵo de malsama religio.

La bela sinagogo en Tykocin gastigis 3 prelegojn pri la juda religio. Sur la konstruaĵo vid-a-vide de la sinagogo, la urbestro Mariusz Dudziński malkovris novan, dulingvan plakedon dediĉitan al la familio Zamenhof, kiu loĝis ĉi tie en la 19-a jarcento kaj ilia filo Ludoviko – la kreinto de la universala lingvo ESPERANTO.

En Wasilków ni estis gastoj de la sanktejo “Sankta Akvo”. Sur la Krucmonteto ni ektrovis krucon altan 5 metrojn, starigitan en 2010 por la monda paco danke al la klopodoj de IKUE kaj BTE. En la katekisma ĉambro salutis nin la urbestro de Wasilków Adrian Łuckiewicz , kaj unufoje la katolika pastro Adam Skreczko , kiu antaŭ jaroj iniciatis la meson en Esperanto en Bjalistoko okaze de Esperanto-festoj.

Supraśl ravigis nin per belaj ikonoj en la Muzeo kaj la riĉeco de internoj en la monaĥejo. La Supraska Akademio rakontis sian historion per filmo en Esperanto “Ĉe la fonto de la Supraski Monaĥejo”. La Publika Biblioteko montris al ni la plej valorajn kolektojn kaj invitis nin al la ĝardeno por pikniko.

La imamo en la moskeo en Kruszyniany parolis pri tio, kion ni devus scii pri la islama religio. La moskeoj konstruitaj en la Oriento kaj la niaj diferencas en konstruado, sed la principoj de kredo restas senŝanĝaj. La laborrenkontiĝo de Viviana pri antaŭjuĝo donis al ni multon por pripensi.

La partoprenanto Gregorio K. Jekel diris:

„Kiel religia Esperantista poligloto mi rapide kalkulis kiom da lingvoj oni parolis dum KELI kongreso en Bjalistoko. Do: Esperanton (evidente ), polan, francan, ĉeĥan, germanan, hungaran, italan kaj hispanan. Ni ankaŭ povis audi la Biblian Hebrean, koinan grekan, malnovan eklezian slavonaan, araban, tataran, svedan, romaan, slovakan kaj moravan, ukrainan kaj rusan. ..”.

Ni kune spektis la filmojn “Ida” kaj “Kazo de Kristo”. Eble ili vekis malsamajn emociojn en kelkaj personoj kaj devigis ilin analizi siajn proprajn kredojn.

Biblia rondo gvidata de protestantoj estas meditado pri bibliaj versoj. Kiu el ni legis la Biblion? Inter ni estis Grzegorz J. – poligloto kaj tradukinto de la Biblio de la hebrea al Esperanto. Ni parolas pri la Malnova kaj Nova Testamentoj, sed kiu scias, en kiu lingvo estis skribita la unua Biblio?

La koncerto de la tatara junulara bando “Buńczuk” montris la kulturon de homoj, kies prapraavoj ekloĝis en Podlaĥio antaŭ pli ol 600 jaroj.

Frey Lech Band – la stelo de ĉiu Esperanto-aranĝo ne nur en Bjalistoko, proksimigis nin al la muziko de sinagogo kaj kafejo de la juda komunumo de la intermilita periodo.

Entute estis prezentitaj 17 artikoloj. La informoj, kiujn ili enhavis, estas ofte novaj por mi – relative bone edukita homo. Kaj tial valoris partopreni la 72-an Kongreson de KELI. Parolante pri li, mi ne komencos frazon per “ŝajne…”. La organizantoj decidis publikigi ĉiujn artikolojn en formo de bit-libro en la interreto. Atendu sciigon.

Elżbieta Karczewska

Fotoj de Stanisław Dobrowolski

 

 

Respondi