Jakobo Ŝapiro – 82-a mortodatreveno

Bjalistoka Esperanto-Societo invitas al komuna omaĝo al Jakobo Ŝapiro, bjalistoka esperantisto, ĵurnalisto, verkisto kaj instruisto de la intermilita periodo. La renkontiĝo estos en la 82-a datreveno de lia morto merkredon, la 12-an de julio je 17h00 ĉe lia domo (str. Lipowa 31/33).

Jakobo Ŝapiro (Joŝo, nask. la 29-an de oktobro 1897) estis la fondinto de Zamenhofa Esperanto-Societo en Bjalistoko. De 1919 li estis UEA-delegito kaj plurfoja organizanto de postkongresoj kaj aliaj Esperanto-eventoj en Bjalistoko. Danke al liaj streboj la straton Verda oni alinomis Zamenhofa. Li estis la aŭtoro ia. de la kontraŭmilita broŝuro La mondmilito kaj Esperanto (1915), Babiladoj de bonhumora Zamenhofano (1921) kaj verŝajne la unua gvidlibro tra Bjalistoko (1923). Li estis plurjara kontribuanto por lokaj gazetoj pri Esperanto, kaj por Esperantaj gazetoj pri Bjalistoko.

Lian fervoran agadon ĉesigis la okupo de Bjalistoko far nazioj; la 12-an de julio 1941 Jakobo Ŝapiro estis mortpafita en la apudurba kampo Pietrasze.

En 2017 en Bjalistoko aperis la strato Jakobo Ŝapiro. En 2019  2019 r. Ŝapiro estis elektita unu el 10 bjalistokanoj, kiuj plej influis la disvolviĝon de la urbo en la jaroj 1919–2019.

La tutan biografion de Ŝapiro vi povas legi ĉi tie.

Facebook-evento: https://www.facebook.com/events/1233296617357144 

Respondi