IJK 2022 – prezento

Renkontiĝo kun Jola Chrustowicz, kiu resumos la ĉi-jaran IJK
vendredo, la 9-a de septembro 2022 je 15h30

Esperanto-klubejo, str. Piękna 3

Internacia Junulara Kongreso 2022

(Nederlando 20–27 aŭgusto)

En la mezo de nenie, kiu estas De Roerdomp – Westelbeers, organizantoj (Nederlanda Esperanto-Junularo sub la gvido de TEJO) lokalizis la ĉi-jaran Internacian Junularan Kongreson. Estis jam la 78-a fojo ke esperantistoj, kompreneble plejparte junuloj (averaĝa aĝo 32) havis la ŝancon travivi la semajnon plenan de diversaj spertoj, renkonti malnovajn amikojn, fari novajn amikecojn, partopreni seminariojn, trejnadojn, elekti tiuj ĉi eventojn el ampleksa programero kiuj plej konvenis al iliaj interesoj kaj preferoj. Kaj kompreneble… festi!! Ne vane dum la aliĝo oni devis indiki ĉu oni planas iradi dormi frue, malfrue aŭ malfruege

Laŭ datumoj de la organizantoj, en la Kongreso partoprenis 233 personoj el 30 landoj; plejparte el Germanio (50), Francio (35), Nederlando (33), Hispanio (23), Pollando (14) kaj Italio (13). Sed ĉeestis ankaŭ esperantistoj el landoj kiel Usono, Kostariko, Brazilo, Burundo kaj eĉ Nov-Zelando. Mi ĝojas, ke mi ankaŭ povis esti en tiu ĉi grupo. Feliĉe, ĉiuj estis bonvenaj

La ĉeftemo de la Kongreso estis la klimata krizo, do ofte estis nenio pri kio ridi. Prelegoj pri klimataktivismo kaj nuklea energio, diskutrondo pri efika protestado, ateliero pri farado de protestŝildoj kaj klimatmarŝo, biciklaj vojaĝoj kiel ekzemplo de uzado de klimatneŭtrala transportilo (finfine ni estis en Nederlando!), promenaj ekskursoj, kaj eĉ konkurso pri konstruado de flosoj (ni ĉiuj scias ke marniveloj daŭre altiĝas!). Min persone interesis la movado de Extinction Rebellion en Roterdamo; do interalie mi aktive partoprenis en la diskuto pri kiel agi sen perforto kaj kiel civile malobei por persvadi registarojn ĝuste kontraŭstari la klimatan kaj ekologian krizon.

Ankaŭ ĉiutage okazis tre interesaj seminarioj en fermitaj grupoj: Lingvoj por demokratio kaj Esplorante Inkluzivon – atingo de vere inkluzivaj socioj.

Junulara Movada Foiro estis ŝanco por organizoj pretaj informi pri siaj agadoj, varbi novajn membrojn, disdoni aŭ vendi siajn eldonaĵojn aŭ aliajn aĵojn. Kaj tiel ekzemple, Fondaĵo Vikimedio havis sian propran tablon; ili prezentis siajn agadojn kaj kuraĝigis interalie, helpi pri la redakcio de Vikipedio.

Ĉion estas malfacile mencii, ĉar laŭ la statistiko de la organizantoj okazis 83 programaj aranĝoj, sen kalkuli la menciitajn seminariojn, kvar vesperajn koncertojn kaj la unikan muzikalon “June kaj kune” – la unua en Esperanto, per Esperanto kaj pri Esperanto. Antaŭ la Kongreso, teamo de 34 homoj komencis interretajn provojn por tiu ĉi projekto, kaj dum la tuta semajno ĝis la lasta vespero okazis multaj horoj da “ekzercado-maratonoj”, en kiuj partoprenis gejunuloj el Eŭropo, Ameriko kaj eĉ Nov-Zelando. La muzikalo estis grandega defio kaj montriĝis grandega sukceso. Per laŭta ridado ni reagis al ĉiuj aludoj pri la akceptita tradicio organizi Esperanto-junularajn renkontiĝojn. Tion certe celis la kreintoj. Kaj kia muziko! Rok-klasikaĵo neniam maljuniĝas. Aŭskultante kantojn kun la akompano de la plej grandaj pecoj de Queen, Rolling Stones aŭ the Eagles, mi scivolis dum la spektaklo kiu estas vere maljuna kaj kiu estas vere juna.

Vi povis sentiĝi iom perdita en la kurego de eventoj. Preskaŭ samtempe oni proponis al ni altnivelajn lecionojn de Esperanto, lecionojn de Tai Chi por komencantoj, biciklajn ekskursojn, longajn promenojn… Kaj tamen mi, kiel eble, plej multe partoprenis en ĉio. La ekskurso al Amsterdamo estis plia allogaĵo, fakte la glaciaĵo sur la kuko.

Kaj ankoraŭ unu afero! Vivi en indiana tipio ankaŭ fariĝis io! Por kelkaj homoj estis tro malvarme nokte, ekzemple unu el miaj kunloĝantinoj translokiĝis, sed mi ne volis alian lokon. Vere bonege, laŭ mi, ke mi povis esti tia… “Indianino-Esperantistino”. Ĉu?

W natłoku wydarzeń można było czuć się trochę pogubionym. Prawie równolegle proponowano nam lekcje esperanto dla zaawansowanych, lekcje Tai Chi dla początkujących, wycieczki rowerowe, długie spacery… A jednak, starałam się uczestniczyć w miarę możliwości we wszystkim. Wycieczka do Amsterdamu była dodatkową atrakcją, taką wisienką na torcie.

A prawda, mieszkanie w indiańskim tipi to też coś! Niektórym w nocy było za zimno, np. jedna z moich współlokatorek przeniosła się gdzie indziej, ale ja nie chciałam innego lokum. Według mnie to naprawdę super móc być taką… „Indianino-Esperantistino”. Ĉu?

Jolanta Chrustowicz

Respondi