Germana Esperanto-Kongreso

De la 2-a ĝis 7-a de junio 2022 okazis la Germana Esperanto-Kongreso en Oldenburg. La eta grupo de Bjalistoko partoprenis en ĝi kadre de la programo PO WER, ankaŭ mi.

La forveturo komenciĝis nokte, je la dua. Ni rapide atingis Varsovion kaj fluge translokiĝis al Hamburg. Poste ni partoprenis en la germana eksperimento — ni uzis la 9-euran bileton, kiu validas en ĉiuj regionaj trajnoj kaj en publika transporto. Nia loĝejo troviĝis en Bremeno kaj ni veturis preskaŭ ĉiutage al Oldenburg.

Mi ĝuis la kongreson kaj babiladon kun esperantistoj. Grandan impreson faris al mi la lumbildprelego pri Islando. La vidaĵoj estis vere preskaŭ el alia mondo.

Mi ĝuis ankaŭ la urbogvidadon en Oldenburg. Mi eksciis pri la dinastio Oldenburg, kies membroj estis reĝoj de Danujo.

Dimanĉon la kongresanoj ekskursis en la marĉon ĉe Goldenstedt kaj vidis, kiel aspektas marĉoj kaj kiel ili (marĉoj) povas savi la klimaton.

La lastan tagon mi pasigis en Bremeno. Antaŭtagmeze tie okazis urbogvidado. Mi aŭskultis pri la historio de la urbo kaj promenis en la malnova Schnoor-kvartalo. Posttagmeze la eta bjalistoka grupo vizitis Jacobs-Universitaton. Tie ni lernis pri konflikt-mastrumado en grupoj. Ni ekkonis, ke oni ne ĉiam koncentriĝas kiel plenkreskuloj je la solvo de la konflikto, sed povas elsendi infan- aŭ parenckomunikaĵojn. Tio malfaciligas la komunikadon.

Mariola Pytel

Respondi