Ekskurso en decembro 2019

Ekskurso laŭ la spuroj de Zamenhofoj en Tykocin

Kadre de la 20-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj ni invitas al ekskurso al la urbo Tykocin kaj ĝia regiono. Tykocin, kiun Agnieszka Osiecka nomis „urbeto – fabeleto”, estas la plej malnova urbo de Podlaĥio. La urbajn rajtojn ĝi ricevis en 1425. Karakterizas ĝin riĉa historio kaj multo da konservitaj historiaj objektoj. 

La familio Zamenhof ekloĝis en Tykocin ĉ. 1853 kaj transloĝiĝis en Bjalistokon probable en 1857. Konserviĝis domo, en kiu ili loĝis en la juda kvartalo Kaczorowo, fronte de la sinagogo.

Forveturo

La 15-an de decembro 2019 (dimanĉo) je 9h00. Kolektiĝo antaŭ la sidejo de Bjalistoka Esperanto-Societo, strato Piękna 3.

Programo

  • Veturo al Tykocin. Halto ĉe la monumento de Blanka Aglo, starigita omaĝe al fondo de la ordeno de Blanka Aglo far reĝo Aŭgusto la Forta en 1705 en la kastelo de Tykocin.
  • Veturo al rekonstruita, defenda kastelo de reĝo Stanislavo Aŭgusto, antaŭe sidejo de Stanisław Gasztołd, la edzo de Barbara Radziwiłłówna.
  • Promenado tra Tykocin: ni vidos alumnaton, aŭ rifuĝejon por maljunaj oficiroj, fonditan de starosto Krzysztof Wiesiołowski en 1633; barokan preĝejon al Sankta Triunuo, iaman monaĥejon de bernardanojmonumenton al hetmano Stefan Czarniecki; la objektojn sponsoris Jan Klemens Branicki, kiu posedis la urbon Tykocin.
  • Vizito de la sinagogo el 1642 kaj de la talmuda domo.
  • Vizito en la rekonstruita kastelo de reĝo Sigismundo Aŭgusto.
  • Veturo al la arbaro de Łopuchowo, kie en arbara tombejo kuŝas la cindroj de judoj de Tykocin, murditaj de germana taĉmento en aŭgusto 1941.
  • Veturo al la biendomo de Kiermusy, kiun oni trovas oazo de la nobela tradicio. Vizito en la  kastelo kaj Muzeo de Pola Armilaro. Tagmanĝo en la gastejo Rzym.
  • Reveno al Tykocin, kie en la sinagogo okazos arta programo:
    17h00: prezento de la noveldonita poemaro „Adiaŭ, Krakovo!” de Mordeĥaj Gebirtig en jido kaj Esperanto far Tomasz Chmielik,
    17h30: koncerto de la ensemblo Frey-Lech Trio, kiu prezentos kantojn de Gebirtig en pluraj lingvoj.
  • Reveno al Bjalistoko ĉ. 19h15.

Por aliĝi al la ekskurso plenigu la aliĝilon de la aranĝo, kiu enhavas informon pri la pagebloj. La ekskurso kostas 75 zlotojn kaj inkluzivas: busveturon, tagmanĝon, enirbiletojn, prizorgadon de ĉiĉerono, kiu estas Iza Walentynowicz (tel. 602 407 533). Pri sanasekuro la partoprenanto devas zorgi memstare.

Respondi