20aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj

Festu kun ni la 160-an naskiĝtagon de Ludoviko dum la 20-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj, 13–15.12.2019!

La aranĝo estas senpaga, krom la sabata tagmanĝo kaj la dimanĉa ekskurso. Sube vi trovos provizoran programon, aliĝilon kaj rekomendatajn tranokteblojn.

Programo

Aliĝilo

 

Tranoktoj

Ĝenerale la organizantoj ne mendas tranoktojn. Jen malmultekostaj ebloj, kiujn ni rekomendas:

  • Gastejo de Bjalistoka Politekniko, str. Zwierzyniecka 4; tel. +48 85 746 97 55 (45 zl por 1-lita ĉambro, 92 zl por 2-lita ĉambro)
  • Centro de Ortodoksa Kulturo, str. Świętego Mikołaja 5; tel. +48 85 744 30 10 (1-, 2- kaj 3-litaj ĉambroj; eblas mendi matenmanĝon; prezoj de 80 zl por 1-lita ĉambro)

Oni ankaŭ povas senpage tranokti en la Esperanto-klubejo ĉe la str. Piękna 3 kun sia matraco kaj dormosako. Se vi bezonos helpon pri la mendo de tranokto, kontaktu nin.


20-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj kaj la literatura konkurso por rakonto „Mi estas civitano de la mondo” okazas sub alta protektado de la urbestro de Bjalistoko.

 

                              

 

Respondi