Ekskurso – Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj 2022

Magiaj lokoj en la Praarbaro Białowieża – ekskurso la 11-an de dec. 2022

Kadre de la 23-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj ni invitas vin ekskursi al la Praarbaro de Białowieża, kiu protektas la lastan naturan arbaron de la eŭropa ebenaĵo. La plej valoran parton de la Praarbaro oni protektas kadre de la Nacia Parko de Białowieża, kreita en 1932 kaj aldonita al la listo de Unesko en 1979.

Forveturo la 11-an de decembro 2022 /dimanĉo/ je 7.30.
Kolektiĝo antaŭ la sidejo de BES, str. Piękna 3 en Bjalistoko

Aliĝu ĝis la 6-a de decembro!

Programo:

  • Laŭvoje al la Praarbaro ni haltos en la vilaĝo Trześcianka, en la Regiono de Malfermitaj Ŝutroj, kie ni vidos la historian ortodoksan preĝejon Miĥaelo Arkanĝelo.

  • Halto rande de la Praarbaro, kie kreskas pli ol 300 jarojn aĝa kverko Dunin – Eŭropa Arbo de la Jaro 2022.

  • Vizito en la praarbara loko Krynoczka kun mirakla fonto kaj ligna preĝejo s-taj fratoj Makabeoj el la 19-a jc. Laŭ rakonto en tiu loko monaĥoj kaŝiĝis kontraŭ tatara atako. Nun la preĝejo estas la celo de ortodoksa pilgrimado (2-kilometra promenado).

  • Halto ĉe la monumento al Bizono (kopio el 1860) en la setlejo Zwierzyniec, iama sidejo de la cara ĉasestro kaj mastrumanto de la bestejo.

  • Veturo al la Demonstra Rezervejo de Bizonoj. Tie ni renkontos la reĝojn de la praarbaro – eŭropajn bizonojn, kaj krome – alkojn, lupojn, cervojn, kapreolojn, aprojn kaj konikojn (1,5-kilometra promenado tra la rezervejo).

  • La sekva haltejo estos la Loko de la Forto, iama kultejo de praaj slavoj, en kiu oni povas senti pozitivan radiadon (1,5-kilometra promenado).

  • Promenado tra la vilaĝo Białowieża meze de la Praarbaro Białowieża; rekreita cara stacidomo, masonita ortodoksa preĝejo s-ta Nikolao el la 19-a jc; tagmanĝo.

  • Revenvoje ni haltos en Hajnówka por vidi la eksterordinaran ortodoksan preĝejon s-ta Triunuo konstruitan laŭ projekto de Aleksander Grygorowicz el Poznano.

Reveno al Bjalistoko ĉ. 18.00.

Prezo de la ekskurso: 130 zlotoj, inkl. veturigo, tagmanĝo, enirbileto en la rezervejon, oferaĵo en la preĝejo. La kostoj ne inkluzivas asekuron.

La ekskurson gvidos Iza Walentynowicz (tel.+48 602 407 533).

Por aliĝi bv. plenigi la aliĝilon de la Zamenhof-Tagoj ĝis la 6-a de decembro.

 

Fot. Uwaga! Kraina żubra.JPG, aŭtoro: Radosław Drożdżewski (Zwiadowca21), CC BY-SA 3.0

Respondi