23-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj

En la 23-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj, kiuj okazos de la 9-a ĝis la 11-a de decembro 2022, ni invitas al vico da eventoj, prelegoj kaj artaj programeroj. Antaŭ kaj post la evento okazos internaciaj projektaj renkontiĝoj de Erasmus+.

Akceptejo – la 9-an de dec. ekde 17.00 kaj la 10-an de dec. ekde 11.00 (programoj, mendoj, pagoj)
Libroservo – funkcios dum la tuta evento ĉe Esperanto-Libraro en CLZ.

La aranĝo estas senpaga, krom la sabata tagmanĝo kaj la dimanĉa ekskurso. Sube vi trovos skizon de la programo, ligilon al la aliĝilo kaj rekomendatajn tranokteblojn. La sabata programo estos vive elsendata ĉe la Facebook-paĝo de BOK/CLZ.

Aliĝilo

Aliĝu per ĉi tiu formularo

Programo

Vendredo, la 9-a de decembro

  • 17.00, CLZ, supra salono
    Malfermo de Zamenhof-Tagoj. Resumo de la literatura konkurso Kio estas feliĉo por mi?, enmanigo de premioj. Prezento de Bjalistokaj Kajeroj n-ro 12 kun ĉiuj konkursaj verkoj
    Vizitado de la ekspozicio Esperanto vivas – bjalistokaj rememoroj
    Ukulelo kaj Esperanto
    – koncerteto de pliaĝuloj el Centro de Socia Aktiveco en Bjalistoko
  • 18.00
    Pollingva prezento de la libro O Zamenhofie i esperancie inaczej. Dla tych, którzy nie mają o tym zielonego pojęcia lub mają tylko zielone de prof. Walter Żelazny (evento ĉe Facebook)
  • 20.00, Esperanto-klubejo, str. Piękna 3, amika rondo kun vespermanĝeto
    • Teresa Pomorska: Prezentado pri Vroclava Erasmus+
    • Aleksander Zdechlik: Germanoj kaj Bjalistoko

Sabato, la 10-a de decembro

  • 9.00–10.30, Junulara Kulturdomo, str. Żabia 5
    Kurso pri dekorado de teksitaj sakoj per Esperanto-vortoj
  • 10.30–12.00, CLZ, supra salono, serio de prezentaĵoj:
    • 10.30: Brunetto Casini: 30 Oraj Horoj: Projekto de instruado de Esperanto
    • 11.00: Nina Pietuchowska: Konata kaj nekonata Praarbaro de Białowieża
    • 11.30: Bona Espero – nia tero – filmo de Roman Dobrzyński pri Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia
  • 12.00: Solena enmanigo de la Bronza Medalo Merita por Kulturo Gloria Artis de la ministro pri kulturo kaj nacia heredaĵo al Roman Dobrzyński
  • 12.30, CLZ, malsupra salono 105
    Komuna manĝo (mendu en la aliĝilo)
  • 13.30–14.00, placo Adamowicz
    Solena flormetado al la monumento de L.L. Zamenhof
  • 14.00–14.45, malnova paroĥa preĝejo, str. Kościelna 2
    Katolika meso en Esperanto
  • 15.00–16.30, CLZ, supra salono, serio de prelegoj:
    • 15.00: Michal Matúšov: Projekto ViPE – Vikipedio por Eŭropo
    • 15.20: Jolanta Chrustowicz: Komparo inter Esperanto kaj la pola
    • 15.40: Maria Rosaria Spanò: Krevoj en la realo: enkonduko pri la perturba arta ĝenro
  • 16.30–17.00
    Koncerto de Frey-Lech Band
  • 17.00, CLZ, supra salono
    Prezento de la verkaro de Lidia Ligęza, Tomasz Chmielik kaj Walter Żelazny okaze de la 50-jariĝo de Esperanto-agado
  • 18.00, CLZ, supra salono
    Koncerto de Ĵomart kaj Nataŝa
  • 19.00, CLZ, malsupra ĉambro 105
    Naskiĝtaga kuko de Ludoviko kun ŝaŭmvino por la jubileuloj
  • 20.00, Esperanto-klubejo, str. Piękna 3
    Amika rondo kun vespermanĝeto

    • Laura Brazzabeni: EsperRadio

Dimanĉo, la 11-a de decembro

En lundo, la 12-a de decembro en la horoj 18.00–21.00 en la kafejo Fama en Bjalistoko okazos renkontiĝo de Bjalistoka Lingvo-Kafejo, kiu inter aliaj proponas babili ĉe Esperanto-tablo.

Tranoktoj

Ĝenerale la organizantoj ne mendas tranoktojn. Jen malmultekostaj ebloj, kiujn ni rekomendas:

Oni ankaŭ povas senpage tranokti en la Esperanto-klubejo ĉe la str. Piękna 3 kun sia matraco kaj dormosako, se antaŭe anoncite. Se vi bezonos helpon pri la mendo de tranokto, kontaktu nin.

Eksteraj ligiloj


 

La 23-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj okazas kun financa subteno el la buĝeto de la urbo Bjalistoko. La la literatura konkurso Kio estas feliĉo por mi? estas sub alta protektado de la urbestro de Bjalistoko.

Bjalistoka Esperanto-Societo organizas la renkontiĝon kun subteno kaj kunlaboro de Bjalistoka Kulturcentro / Centro Ludoviko Zamenhof kaj Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki en Bjalistoko. Partnero de la evento estas la urbo Bjalistoko. La organizantoj havas la rajton ŝanĝi la programon.

 

                                     

 

         

Respondi