25-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj

En la 25-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj, kiuj okazos de la 13-a ĝis la 15-a de decembro 2024, ni invitas al vico da eventoj, prelegoj kaj artaj programeroj.

Akceptejo – la 13-an de dec. ekde 17.00 kaj la 14-an de dec. ekde 11.00 (programoj, mendoj, pagoj)
Libroservo – funkcios vendrede kaj sabate ĉe Esperanto-Libraro en CLZ.

La aranĝo estas senpaga, krom la sabata tagmanĝo kaj la dimanĉa ekskurso. Sube vi trovos skizon de la programo, ligilon al la aliĝilo kaj rekomendatajn tranokteblojn. iuj programeroj estos registritaj kaj eblos ilin poste spekti ĉe la Youtube-kanalo de BES.

Aliĝilo – klaku ĉi tie

Programo (aktualigata)

Vendredo, la 13-a de decembro

  • 17.00, CLZ, supra salono
    Malfermo de Zamenhof-Tagoj. Resumo de la literatura konkurso Esperanto ligas homojn. Mia viv-aventuro, enmanigo de premioj. Prezento de Bjalistokaj Kajeroj n-ro 14 kun konkursaj verkoj. Anonco de la temo de la venontjara konkurso
  • 17.15–17.30, CLZ, supra salono
    Mallonga animacia filmo Eta Zamenhof iras en la urbon, reĝ. de Antonina Brühl, kun subteksto en Esperanto
  • 17.30–18.00, CLZ, supra salono
    Prezento de la noveldonita membiografio Romano pri Romano de Roman Dobrzyński kaj renkontiĝo kun la aŭtoro
  • 18.00–18.30, CLZ, supra salono
    Filmo de Roman Dobrzyński pri la ĉi-jara Universala Kongreso en Tanzanio
  • 18.30–19.15, CLZ, supra salono
    Koncerto de Zuzanna Kornicka kaj Mirek Bartkowiak
  • 19.30, Esperanto-klubejo, str. Piękna 3, amika rondo kun vespermanĝeto

Sabato, la 14-a de decembro

  • 9.00–10.45, Junulara Kulturdomo, str. Żabia 5
    Donaco al Ludoviko. Anĝelo kudrita laŭmezure… – metiejo pri kudrado, brodado, feltado, teksa dekorado de anĝelo (la nombro de partoprenantoj estas limigita ĝis 20 personoj)
  • 11.00–13.00, CLZ, supra salono, serio de prelegoj
    Walter Żelazny: Esperanto kaj antisemitismo (en la pola)
    Nina Pietuchowska: Homoj skribas kartetojn, poŝtkartojn, bildkartojn
    Viviana Isernia: Miaj lingvoj kaj Esperanto
  • 13.00, CLZ, malsupra salono 105
    Komuna manĝo (mendu en la aliĝilo)
  • 14.00–14.45, malnova paroĥa preĝejo, str. Kościelna 2
    Katolika meso en Esperanto
  • 15.00–15.20, placo Paweł Adamowicz
    Solena flormetado al la monumento de L.L. Zamenhof okaze de lia 165-a naskiĝdatreveno
  • 15.30–16.30, CLZ, supra salono, serio de prelegoj
    Iza Walentynowicz: M+B Robineau, ok jaroj ĉirkaŭ la mondo
    Jolanta Chrustowicz: Kiel Bjalistoko eksentis blusan muzikon. Ryszard „Skiba” Skibiński kaj Kasa Chorych
  • 16.30–17.00
    Koncerto de Ukulele Senior Group kaj Orkestro de Diversaj Formoj el Municipa Kulturcentro en Michałowo, sub gvidado de Lech Mazurek
  • 17.00, CLZ, supra salono
    Arta programo de junularo el la 7a liceo en Bjalistoko: multlingva koncerto, ilustritaj rakontoj en la formo de la teatro kamiŝibajo en Esperanto, poezio de Kajetan Rudawski kun fona prezento de fotoj kaj grafikaĵoj
  • 18.00, CLZ, supra salono
    Koncerto de Inicialoj D.C.

i.d.c. estas muzikprojekto fondita de Éric Languillat bazita en Offenbach-ĉe-Majno (Germanio). La artisto miksas influojn de alternativa popo kaj elektronika muziko por krei buntan melankolian popmuzikon, en kiu akustikaj gitaroj dancas kun spicaj drummaŝinoj kaj prasinteziloj el alia jarcento. La koncertoj kutime enhavas sinkronizitajn videofilmojn, kaj estas ankaŭ okazoj prezenti akustikajn versiojn de la kantoj.

Dimanĉo, la 15-a de decembro

Akompanaj eventoj

Tranoktoj

Ĝenerale la organizantoj ne mendas tranoktojn. Jen malmultekostaj ebloj, kiujn ni rekomendas:

Oni ankaŭ povas senpage tranokti en la Esperanto-klubejo ĉe la str. Piękna 3 kun sia matraco kaj dormosako, se antaŭe anoncite. Se vi bezonos helpon pri la mendo de tranokto, kontaktu nin.

Eksteraj ligiloj

 


 

Bjalistoka Esperanto-Societo organizas la renkontiĝon kun subteno kaj kunlaboro de Bjalistoka Kulturcentro / Centro Ludoviko Zamenhof, Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki en Bjalistoko, Junulara Kulturdomo kaj la 7-a liceo en Bjalistoko. Partnero de la evento estas la urbo Bjalistoko. La organizantoj havas la rajton ŝanĝi la programon.

La 25-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj kaj la 14-a Literatura Konkurso okazas sub alta protektado de la urbestro de Bjalistoko.

 

                                                          

 

Respondi