Bjalistokanoj en Kristana Kongreso

Ni invitas en merkredo la 3-a de aŭgusto je 17h00 al nia Esperanto-klubejo por renkontiĝo dediĉita al la ĵus finita Kristana Kongreso de Esperanto en Hungario.


La 71-a Kristana Kongreso de Esperanto en Domaszék/Hungario

Elżbieta Karczewska

Varmega somero kaj temperaturoj de aero antavidataj julie en Hungario, informoj pri ukrainaj rifuĝintoj loĝantaj en ĉiu libera loko terurigis nin tamen ĉio okazis senprobleme kaj laŭplane.

16-23.07.2022 ni loĝis en la Katolika Centro de Religiaj Ekzercoj en Domaszék/Hungario. La centra konstruaĵo situis en arbaro. Ene de ĝi estis la tranoktejo, la manĝejo, la kapelo kaj en la kelo – la prelegsalonoj.

La Kongreson organizis Kristana Esperantista Ligo Internacia. Partoprenis ĝin katolikoj, kalvinoj, luteranoj … Kiamaniere la organizantoj sukcesis unuiĝi ekinteresoĝoj de ĉiuj?

La devizo de la Kongreso estis: …kaj LI ne faris diferencon inter NI kaj ILI…”
Ni renkontiĝadis je la 7.45 en la kapelo. Anstataŭ laŭta preĝo okazadis kontemploj de gvidantoj pri tio, ke: valoras esti honesta, valoras ami arbojn, ĉar ili tiel multe donacas al ni, valoras eviti antaujuĝoj, ktp… Psalmo el „Adoru” , kiun ni kantis finante, ĉiam okazis laŭ la sama kontemplata temo.

Pri kio ni kongresis?

  • pri antaujuĝoj kiuj dividas homojn je NI kaj ILI
  • pri homoj, kiuj la tutan sian vivon oferis por servi al aliaj
  • pri la historio de Ukrainio kaj mia heroo Vasilij Jakovleviĉ Jeroŝenko
  • pri la lingvo Esperanto kaj ĝiaj riĉaj eblecoj dum uzado

Apud nia Centro troviĝis malgranda romkatolika preĝejeto, kiun ni vizitis 2-foje. Dimaĉe ni ĈIUJ partoprenis la katolikan meson. Diservis la malgranda, ridema, loka maljunulo – la paroĥestro kaj nia esperantisto – la dominikano Lajos.

Károly Sóki – la katolika paroĥestro tiel prezentis nin hungare al sia komunumo dum la Sankta Meso: „Dum la homa historio, kiam elformiĝis monda lingvo, tiu ĉam estis la lingvo de potenco, la lingvo de perforto. Sed Dio ĉiam forigis, detruis tiun homan agadon, regi la tutan mondon. Esperanto estas la unua monda lingvo, kiu ne volas potencon sed volas pacon”. Li petis Dian benon al nia movado, al nia kongreso kaj diris, ke espereble Esperanto sukcesos fini la kaoson, kiun kaŭzis la turo de Babelo.

Dum la dua vizito en la preĝejeto nianome preĝis la metodisto el Francio. Ni dividis inter ni vinon kaj panon petante Dian benon por ĉiuj.
Kadre de la turisma programo ni partoprenis 2 ekskursojn: al Segedo kaj al naturparko.

En nia Centro vizitis nin infanoj el folklora ensemblo. Nun mi scias kiamaniere aspektas „sangvina” ĉardaŝo, pri kiu mi legis en historiaj romanoj. Juna instruisto de muziko prezentis al ni la kolekton de diversaj blovflutoj kaj fascinis nin koncertante per ili.

En fremda lando ni festis ankaŭ la ĵusan 100-jariĝon de Bjalistoka Esperanto-Societo.

Danke al lokaj esperantistoj 4 tagojn, kiujn ni pasis aldone en Budapesto, estis ne nur varmaj, lacigaj sed ankaŭ plenaj de neforgeseblaj impresoj. Kun niaj novaj geamikoj ni renkontiĝos post unu jaro en Bjalistoko dum la 72. Kristana Kongreso de Esperantistoj.

Respondi