BET 2022 – rememoroj

9-17 VII 2022 – post trijara paŭzo pro la pandemio denove okazis jam la 56-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Klaipeda, en Litovio. Venis pli ol 200 personoj el diversaj landoj kaj ĉiuj ĝuis pro la riĉa BET-programo kaj pro diversaj artprogramoj en la urbo, ĉar ĝi ĉijare festas sian 770-jariĝon.

Se vi ŝatus ekscii pli, bonvolu veni merkrede la 27-an de julio 2022 je 17h00 por aŭskulti prezenton de Nina Pietuchowska.

Respondi