Vespero kun Zamenhof kaj Esperanto en la Publika Biblioteko de Łapy

Antoine, franca BTE-volontulo kaj mi, Jolanta Chrustowicz, festis la 163-an datrevenon de naskiĝtago de Ludoviko Zamenhof en Łapy, mia naskiĝurbo.

Ni rememorigis al La ĉeestantoj pri Doktoro Esperanto, demonstris la lingvon, kiun li kreis, parolis pri esperantistoj, esperantismo, sed ankaǔ pri ni mem kaj niaj fascinoj rilate al la diskutata temo.

En la komforta etoso de la biblioteko ni ankaǔ respondis multajn demandojn. La kreskanta intereso pri Esperanto estis palpebla kaj ŝajnis ofte surpriza por la ĉeestantoj mem.

Respondi