25-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj

En la 25-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj, kiuj okazos de la 13-a ĝis la 15-a de decembro 2024, ni invitas al vico da eventoj, prelegoj kaj artaj programeroj.

Akceptejo – la 13-an de dec. ekde 17.00 kaj la 14-an de dec. ekde 11.00 (programoj, mendoj, pagoj)
Libroservo – funkcios vendrede kaj sabate ĉe Esperanto-Libraro en CLZ.

La aranĝo estas senpaga, krom la sabata tagmanĝo kaj la dimanĉa ekskurso. Sube vi trovos skizon de la programo, ligilon al la aliĝilo kaj rekomendatajn tranokteblojn. iuj programeroj estos registritaj kaj eblos ilin poste spekti ĉe la Youtube-kanalo de BES.

Aliĝilo

baldaŭ aperos

Programo

Vendredo, la 13-a de decembro

  • 16.00–16.30, placo Paweł Adamowicz
    Solena flormetado al la monumento de L.L. Zamenhof okaze de lia 165-a naskiĝdatreveno
  • 17.00, CLZ, supra salono
    Malfermo de Zamenhof-Tagoj. Resumo de la literatura konkurso Esperanto ligas homojn. Mia viv-aventuro, enmanigo de premioj. Prezento de Bjalistokaj Kajeroj n-ro 14 kun konkursaj verkoj. Anonco de la temo de la venontjara konkurso
  • 17.15–17.30, CLZ, supra salono
    Mallonga animacia filmo „Eta Zamenhof iras en la urbon”, reĝ. de Antonina Brühl, kun subteksto en Esperanto
  • 17.30–18.30, CLZ, supra salono
    Koncerto de Zuzanna Kornicka kaj Mirek Bartkowiak
  • 19.00, Esperanto-klubejo, str. Piękna 3, amika rondo kun vespermanĝeto

Sabato, la 14-a de decembro

  • 9.00–10.45, Junulara Kulturdomo, str. Żabia 5
    Arta metiejo „Donaco por Ludoviko”
  • 11.00–13.00, CLZ, supra salono, serio de prelegoj
  • 13.00, CLZ, malsupra salono 105
    Komuna manĝo (mendu en la aliĝilo)
  • 14.00–14.45, malnova paroĥa preĝejo, str. Kościelna 2
    Katolika meso en Esperanto
  • 15.15–16.30, CLZ, supra salono, serio de prelegoj
  • 16.30–17.00
    Koncerto de Frey-Lech Band kaj Ukulele Senior Group
  • 17.00, CLZ, supra salono
    Prezento pri Esperanto-literaturo
  • 18.00, CLZ, supra salono
    Koncerto de Inicialoj D.C.
  • 19.00, CLZ, malsupra ĉambro 105
    Naskiĝtaga kuko de Ludoviko
  • 20.00, Esperanto-klubejo, str. Piękna 3
    Amika rondo kun vespermanĝeto

Dimanĉo, la 15-a de decembro

Akompanaj eventoj

  • en la tagoj 10–16 de decembro okazos trejnado pri interkulturaj kompetentecoj kaj laboro kun rifuĝintoj kadre de la programo Erasmus+
  • la 16-an de decembro en la kafejo Fama (str. Legionowa 5) okazos renkontiĝo de Bjalistoka Lingvokafejo, ia. kun Esperanto-tablo

Tranoktoj

Ĝenerale la organizantoj ne mendas tranoktojn. Jen malmultekostaj ebloj, kiujn ni rekomendas:

Oni ankaŭ povas senpage tranokti en la Esperanto-klubejo ĉe la str. Piękna 3 kun sia matraco kaj dormosako, se antaŭe anoncite. Se vi bezonos helpon pri la mendo de tranokto, kontaktu nin.

Eksteraj ligiloj

 


 

Bjalistoka Esperanto-Societo organizas la renkontiĝon kun subteno kaj kunlaboro de Bjalistoka Kulturcentro / Centro Ludoviko Zamenhof, Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki en Bjalistoko, Junulara Kulturdomo kaj la 7-a liceo en Bjalistoko. Partnero de la evento estas la urbo Bjalistoko. La organizantoj havas la rajton ŝanĝi la programon.

 

                                     

 

Respondi