20aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj

Dum la 20-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj, kiuj okazos en la tagoj 13–15 de decembro 2019, ni invitas al vico da eventoj, prelegoj kaj koncertoj. Ĉi-jare ni festas du datrevenojn: la 160-jariĝon de L. L. Zamenhof (1859–1917) kaj la 100-jariĝon de la strato L. Zamenhofa en Bjalistoko (1919). Ni ankaŭ memoras, ke pro la 200-jariĝo de la komponisto, la jaro 2019 estis anoncita la Jaro de Stanisław Moniuszko, tial en la programo aperas ero pri li.

Akceptejo – la 13-an de decembro de 16h00 (programoj, butonoj de la aranĝo, mendoj)
Libroservo – funkcios dum la tuta evento.

La aranĝo estas senpaga, krom la sabata tagmanĝo kaj la dimanĉa ekskurso. Sube vi trovos programon, aliĝilon kaj rekomendatajn tranokteblojn.

[ninja_tables id=”2355″]

Aliĝilo [aliĝoj estas jam malebligitaj]

 

 

Tranoktoj

Ĝenerale la organizantoj ne mendas tranoktojn. Jen malmultekostaj ebloj, kiujn ni rekomendas:

  • Gastejo de Bjalistoka Politekniko, str. Zwierzyniecka 4; tel. +48 85 746 97 55 (45 zl por 1-lita ĉambro, 92 zl por 2-lita ĉambro)
  • Centro de Ortodoksa Kulturo, str. Świętego Mikołaja 5; tel. +48 85 744 30 10 (1-, 2- kaj 3-litaj ĉambroj; eblas mendi matenmanĝon; prezoj de 80 zl por 1-lita ĉambro)

Oni ankaŭ povas senpage tranokti en la Esperanto-klubejo ĉe la str. Piękna 3 kun sia matraco kaj dormosako. Se vi bezonos helpon pri la mendo de tranokto, kontaktu nin.

La evento ĉe Facebook

 


20-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj kaj la literatura konkurso „Mi estas civitano de la mondo” okazas sub alta protektado de la urbestro de Bjalistoko.

Bjalistoka Esperanto-Societo organizas la renkontiĝon kun subteno kaj kunlaboro de Bjalistoka Kulturcentro / Centro Ludoviko Zamenhof, Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki en Bjalistoko kaj Muzeo en Tykocin – Filio de Podlaĥia Muzeo en Bjalistoko. La ekspozicio de fotoj el UK 1912 kreiĝis danke al kunlaboro kun Pola Kulturinstituto en Londono.

La organizantoj havas la rajton ŝanĝi la programon.

 

                              

 

                                

Respondi