Antaŭ 180 jaroj, [27.01]/8an de februaro 1837 en Suwałki en la familio de Fajba Volfoviĉ kaj Rajna Percovna naskiĝis Motel, poste konata kiel Marko Zamenhof. Devenanta el neriĉa, analfabeta familio Marko iĝis ŝtata konsilisto, instruisto en ia. judaj lernejoj en Bjalistoko kaj en Varsovia Reala Lernejo. Li verkis multajn plurfoje reeldonatajn lernolibrojn de la germana, bibliaj rakontoj kaj geografio. Lia bone recenzata “Prepara kurso de la ĝenerala geografio” estis eldonata almenaŭ 15-foje. La laboro de Marko forte influis la interesiĝon de Ludoviko pri lingvistiko kaj la aperon de Esperanto.
“Rusa-pola-franca-germana frazeologio” de Marko Zamenhof estis tradukita al Esperanto, kaj kolektitaj tie proverboj ĝis nun vivas en la Esperanto-komunumo.
Motel (Mordĥe, Mark, Markus) Fajboviĉ (Fabianoviĉ) Zamenhof mortis la 30an de novembro 1907 en Varsovio.
Pli pri Marko Zamenhof:
- Korĵenkov: Verkoj, kiuj donas honoron al la verkinto. La Ondo de Esperanto, 2012, №2 (208), №3 (209)