17aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj

Bjalistoka Esperanto-Societo elkore invitas al la 17aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj (9-11 de decembro 2016). Ni pasigu kune la ĉiujaran decembran feston de Lazaro Ludoviko en lia naskiĝurbo!

La aranĝon ni komencos vendrede je 17h00 en la 1a Liceo en Bjalistoko (str. Brukowa). La aranĝo estas senpaga (krom ekskurso), sed vi povas anonci vian alvenon per aliĝo ĉe la evento ĉe Facebook.

Programo

vendredo, la 9a de decembro

1a Liceo en Bjalistoko, str. Brukowa 2

17h00 Malfermo; resumo de la 6a Literatura Konkurso kaj premiado
17h30 2017 – la jaro de Zamenhof. Prezento de Barbara Pietrzak
18h00 Nekonataj filmaj steluloj el Podlaĥio – Adam Radziszewski
18h30 Ni trejnu la trejnistojn – Przemysław Wierzbowski
19h15 Koncerto de Zuzana Kornicka
20h00 Amika rondo – renkontiĝo en Esperanto-klubejo ĉe la str. Piękna 3

sabato, la 10a de decembro

10h00 Multkultura vilaĝo Esperanto ĉe Woodstock – Andrzej Sochacki
10h45 Ĉio komenciĝis ĉe la Verda – prezentaĵo de Nina Pietuchowska
11h30 “Esperanto-Urbo kaj…” – filmo de Roman Dobrzyński pri Herzberg
12h00 “Muziko kaj danco” – prezento de junuloj el la 1a liceo
12h30 Esperanto en Afriko – Natalia Żebrowska
14h30 Solena flormetado ĉe la monumento al L. L. Zamenhof, str. Malmeda
15h00 Katolika meso en Esperanto – diservos pastro prof. hab. d-ro Adam Skreczko kaj pastro Marius Dyglys en blanka preĝejeto ĉe la katedralo
reveno al la 1a liceo
17h30 Deveno de la familio Zamenhof – prof. Walter Żelazny
18h15 Koncerto de Frey Lech Trio kaj Uku-donaco Bjalistoko
19h00 Naskiĝtaga kuko de Ludoviko
20h00 Amika rondo – renkontiĝo en Esperanto-klubejo ĉe la str. Piękna 3

dimanĉo, la 11a de decembro

Tuttaga ekskurso al Wigry kaj Suwałki, la naskiĝurbo de Marko Zamenhof.

La aranĝon akompanos fotoekspozicioj de Andrzej Sochacki kaj Wojciech Bardzik.

Organizanto

bte_duze_4000px_eo

Kunorganizantoj

wojpodlaskie  Marŝala Oficejo de Podlaĥia Provinco

logo-ksiaznica-podlaska   Podlaĥia Libraro

ilo   1a Liceo Adam Mickiewicz en Bjalistoko

patronatbialystok  Alta protektanto de la 17aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj estas la Urbestro de Bjalistoko.

logo_senior_280   Pri la aranĝo informas senior.bialystok.pl.

erasmusplus

 

Dosieroj:

Respondi