Ekskurso al Suwałki kaj Wigry

kwadraty-na-stron_Kadre de Zamenhof-Tagoj ni invitas al tre kultura ekskurso laŭ spuroj de famaj personoj ligitaj kun la urbo Suwałki: Marko Zamenhof, Maria Konopnicka, Andrzej Strumiłło, Andrzej Wajda, Alfred Wierusz-Kowalski.

„Mi vizitadis ĉi tiun parton de Pollando volonte – daŭris ĉi tie la etoso de antaŭ la milito, konserviĝis en la loko antaŭmilita spirito” – Zbigniew Herbert.

Forveturo: la 11an de decembro 2016 (dimanĉo) je 8h00.

Kunveno: ĉe la sidejo de Bjalistoka Esperanto-Societo, str. Piękna 3.

La urbo Suwałki, fondita de romualdanoj el Wigry en 1715, dum la tempo de dispartigita Pollando troviĝis en Pola Reĝlando kaj estis la sidejo de aŭgustova provinco. En la 19a jarcento tie garnizonis regimentoj de rusa soldatoj, kaj post la sendependiĝo de Pollando – pola armeo. Ĉe la ĉefa urboaleo, la strato Tadeo Kościuszko, disvolviĝis historia urbokrea strukturo, kun dominanta klasikisma domaro.

Programo:

Veturo al Suwałki. Halto ĉe domo, en kiu en 1926 naskiĝis elstara reĝisoro Andrzej Wajda.

Vizito en la muzeo de Maria Konopnicka, fama poetino de la 19a-20a jc. , aranĝita en ŝia naskiĝdomo.

En Centro de Moderna Arto ni vidos galerion de verkoj de elstara kaj diversa artisto ligita kun Podlaĥio – Andrzej Strumiłło.

Promenante ni transiros al iama juda kvartalo, kie en 1837 naskiĝis la patro de Ludoviko, Motel aŭ Marko Zamenhof.

En Parko de Konstitucio 3a de Majo ni serĉos Liberec-kverkon kaj gisan sunhorloĝon el 1841 el fandejo de Karol Brzostowski.

Poste ni veturos al Distrikta Muzeo: en arkeologia ekspozicio ni ekkonos la historion de la regiono de Suwałki, rigardos pentraĵojn de artisto Alfred Wierusz-Kowalski, naskita en Suwałki en 1849.

Vojaĝo al Nacia Parko de Wigry. Ni vizitos post-romualdanan monaĥejon en Wigry, fonditan de reĝo Johano Kazimiro en 1667: la preĝejon kun kriptoj, ermitejojn, rigardoturon, apartamenton de Johano Paŭlo la 2a el 1999.

Tagmanĝo en ĉemonaĥeja restoracio.

Planata reveno al Bjalistoko: 18h30.

Kotizo: po 45 zlotoj por partoprenanto.