Nacia Legado 2023

Kiam mi estis lernantino, mi plezure legis ĉiujn postulatajn verkojn kaj mi ankoraŭ memoras iliajn titolon kaj aŭtoron. Kion mi memoras pri ilia enhavo? Tio jam estas pli komplika. Eksprezidanto de la Respubliko de Pollando Bronisław Komorowski decidis rememorigi al la poloj romanojn, kiuj, laŭ lia opinio, atestas la polan kulturon kaj grandajn verkistojn, ofte gajnintojn de la Nobel-premio pri literaturo, aŭ almenaŭ kandidatojn por ĝi. Hodiaŭ la lernantoj havas aliron al Interreto kaj grandegaj literaturaj datumbazoj, do legi librojn ofte estas la lasta rimedo.

Antaŭ unu jaro, la Kancelario de la Prezidanto de la Respubliko de Pollando anoncis la titolon de la venonta libro planita por Nacia Legado. Laŭ peto de interesitoj, la institucio sendas specialan stampilon tuj antaŭ la Horo „0”. La kampanjo de Nacia Legado estis iniciatita en 2012 kun komuna legado de „Sinjoro Tadeo” de Adam Mickiewicz. Ĝi estis esperantigita de Antoni Grabowski jam en 1919. La poemo estis tradukita en preskaŭ ĉiujn eŭropajn lingvojn kaj la plejmulton el la lingvoj de la Malproksima Oriento. Postaj libroj planitaj por la Legado estis tradukitaj ĉefe de la plej laborema tradukisto, Tomasz Chmielik, kaj eldonitaj danke al klopodoj de Bjalistoka Esperanto-Societo, ofte kun subteno de Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki kaj la Urbestro de Bjalistoko.

Ĉi-jare, la 9-an de septembro, ni legas en Centro Ludoviko Zamenhof socian kaj moralan romanon de Eliza Orzeszkowa el 1888. En la lernejo, la aŭtorino estas prezentata al lernantoj kiel persono sen difektoj kaj kun granda literatura talento. Kasia Lewończuk montris al ni virineton, ĉirkaŭ 150 cm altan kaj kun tre meza beleco, malfeliĉan edzinon, eksedziniĝintan virinon, kiu estis en neformala rilato kun edziĝinta viro dum 25 jaroj. Kiel granda devis esti ilia amo, se ĝi venkis ĉiujn obstaklojn kaj finiĝis per geedziĝo. Ŝi tiam havis 53 jarojn. Kiam la viro, kiun ŝi amis, mortis 2 jarojn poste, ŝia malespero estis granda. Persekutata de la caraj aŭtoritatoj pro porvirina kaj porjuda agadoj, ŝi ricevis la ordonon ekloĝi en Grodno. Kiam ŝi suferis kormalsanon kaj malrapide mortadis sola en sia hejmo, la urbaj aŭtoritatoj ordonis kovri la straton per pajlo, por ke ŝi ne estu ĝenata de la bruego de preterpasantaj ĉevalĉaroj. Dum la prelego ni sekvis ŝian dramon sur la ekrano kaj verŝajne post tia enkonduko ni aŭskultis kun eĉ pli granda intereso fragmenton de la romano legatan de esperantistoj.

Pri kio temis nia spektaklo? La intrigo de tiu trivoluma romano evoluas surbaze de du grandaj okazaĵoj en la pasinteco. La unua estas la Januara Ribelo 1863, kiu kunigis diversajn klasojn de la poloj en armita lukto. La dua estas la legendo pri Jan kaj Cecilia: du humilaj gesetlantoj, kiuj venis en Litovion el Pollando kaj disvastigis la ideon de kunlaboro inter ĉiuj homoj. La Ribelo malsukcesis, la kamparanoj ne kunlaboris kun la nobelaro. Rusio regis la aneksitajn areojn.

Ni estis gastoj ĉe la nomfesto de s-ino Emilia Korczyńska. Kvinope ni sidis ĉe malnova ronda tablo en kostumoj modeligitaj laŭ tiuj de la 19-a jarcento. Ludante la rolon de Maria Kirłowa mi konstatis, ke mi estas unu el la plej maljunaj membroj de la Societo laŭ la aĝo kaj sperto. Maria Niemyjska el Esperanto-Libraro preparis demandojn pri la enhavo de la libro. Mi ĝojas, ke en la
ĉambro estis homoj, kiuj aŭ havas bonan memorkapablon aŭ estis bone preparitaj, ĉar ĉiu el la demandoj pri la intrigo de la libro estis respondita kaj premiita. Flanke de la Centro L. Zamenhof la partoprenantoj estis regalitaj per tio, kion oni manĝis ĉe la rivero Nemano: nigra pano kun fromaĝo, acida lakto, kuketoj, teo kaj kafo.

Dank’ al BES eblis aĉeti romanon en Esperanto kaj ricevi kiel donacon la polan version de la libro. Memorstampo sur la libro restos la atesto de nia agado por niaj infanoj, kaj eble eĉ niaj nepoj, kiam ni jam estos for. Przemek Wierzbowski, kun la helpo de la oficistoj de la Centro, registris nian tutan prezenton kaj publikigis ĝin en Jutubo. Kiel ĉiujare, BES subtenis esperantistojn el aliaj urboj kaj landoj per la livero de fragmentoj de la Esperanta versio de „Ĉe Nemano” el la materialo preta por presado de la libro.

Elżbieta Karczewska

fot. Tomasz Pobot – el arkivo de Bjalistoka Kulturcentro / Centro Ludoviko Zamenhof

Esperanto-tradukon de la romano „Ĉe Nemano” vi povas trovi  en nia libroservo.

 

Respondi