100-a Gemana Esperanto-Kongreso – impresoj

Mi ŝatas emociojn ligitajn kun foraj vojaĝoj kaj renkontiĝoj kun novaj kaj malnovaj geamikoj en ankoraŭ nekonataj lokoj. Kiel kutime sukcese estis ligita Esperanto kun la projekto Internacia Kompetento de Erasmus+ gvidata de la Itala Esperanto-Instituto. Kadre de ĝi ni povis renkontiĝi en la tagoj 26.05.2023–2.06.2023 en Brunŝviko, Germanio, dum la 100-a Germana Esperanto-Kongreso. Brunŝviko estas mezgranda urbo situanta meze de Germanio, en la Malsupra Saksonio, en la norda parto de la montaro Harz, ĉe la rivero Oker.

Fine de la 2-a mondmilito, en la oktobro 1944, la urbo estis ege damaĝita dum aeratakoj de la brita kaj usona armeoj. Post la milito oni rekonstruis aŭ alikonstruis multajn antikvajn objektojn. Ĉie dominas la tradicia tekniko de kradotraba skeleto. Plej belaj estas tamen malgrandaj, bonege konservitaj urbetoj, kiuj ĉirkaŭas Brunŝvikon.

Moderna junulargastejo, en kiu oni realigis gravan parton de la programo, havas 180 tranoktlokojn, kiuj ne sufiĉis por ĉiuj partoprenantoj.

Por la inaŭguro ni iris al la festa salono de la Malnova Urbodomo. Partoprenis ĝin eĉ la UEA-prezidanto Duncan Charters. Lia ĉeesto 2 tagojn poste en Varsovio kune kun la vicprezidanto de UEA Amri Wandel por festa transdono al la Pola Nacia Biblioteko de la E-kolekto de la Biblioteko Hodler el Roterdamo duoble pravigis ilian longan vojaĝon al Eŭropo.

Ege interese prelegis ia. Pascal Dubourg Glatigny pri reapero al aktiveco de germanaj esperantistoj post la jaro 1945 kaj Ilona Koutny pri interkultura komunikado pere de Esperanto. Kun Ilona venis grupo de studentoj de interlingvistiko devenantaj miaopinie el Azio kaj studantaj nun ĉe la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano, Pollando.

Aliajn programerojn oni realigis jam en la salono de la junulargastejo. Tie, sur la teraso de la manĝejo, ni aranĝis renkontiĝojn kun la italaj reprezentantoj de nia projekto Erasmus+, Laura kaj Brunetto. Nia diskuto montriĝis tiel vigla, ke en iu momento kun miro ni ekaŭdis la voĉon de la domestro: Pardonu kaj finu – ni fermas la domon!

Kun plezuro mi rememoras la postkongreson. Ni restis kun Nina proprakoste kaj ni ne bedaŭris tion. Dum 4 sekvaj tagoj kun la gvidanto ni vizitis malgrandajn, fabelajn urbetojn, kiuj ĉirkaŭas Brunŝvikon. Okaze de la Pasko ni estis grupe en la Esperanto-urbo Herzberg am Harz. La urbo oficiale aldonis al sia ĝisnuna nomo informon, ke ĝi estas Esperanto-urbo. Tie ni partoprenis la tradician paskan paradon prezentante verdajn t-ĉemizojn, ĉapetojn, ombrelojn kun la skribaĵo ESPERANTO. Junuloj portis la riĉbroditan standardon de la loka Esperanto-grupo. La publiko, staranta sur la trotuaroj, ĝoje aplaŭdis marŝantajn demonstrantojn kaj ankaŭ ni gaje kriis ion ajn en Esperanto en ilia direkto. Idilio kaj varmo akompanis nin ĝis la loka Esperanto-centro, kie Zsofia kaj Petro malsoifigis nin.

Ni estis en la mezepoka, belege konservita urbo Goslar kaj en najbara Wolfenbüttel. Niaj gekolegoj kajakis sur la rivero Oker, kaj Nina Pietuchowska eĉ vagabondis tra naturrezervejo. Se mi ne parolus Esperanton, eble mi havus aliajn aventurojn, sed tiam mi ne partoprenus (dum la Kongreso) dimanĉan preĝon de protestantoj. En la prelegsalono la protestanta lektoro simple metis sur la tablon lignan fiŝon – la simbolon de la kristanoj – kaj tio sufiĉis por daurigi tie la religian renkontiĝon. Mi admiris lian prelegon/predikon pri nia devo gardi la naturmedion. Denove mi ion lernis…

Elżbieta Karczewska

fotis Nina Pietuchowska

Respondi