Okaze de la Tago de la Gepatra Lingvo

La 21an de februaro vespere renkontiĝis esperantistoj en la klubejo de la Bjalistoka Esperanto-Societo honore al la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo.
Dum la renkontiĝo estis montrata plurajn filmetojn en kiuj homoj de diversaj landoj laŭtlegis el sia nacia literaturo sialingve kaj foje kun Esperanto-traduko – nia lingvo ja estas bona portilo de kulturo, ĉu ne?
Post tiu ĉi prezentado kaj kuraĝigite de ĝi, esperantistoj ekkrokodilis kaj aligatoris por sonigi en nia klubejo surloke la lingvojn kaj eĉ aldonis pli da lingvoj.

Ni kore dankas al la kontribuintoj:

Bardhyl Selimi – la Albana
Alesya Mikhaylova – la Belarusa
Margarita Savova – la Bulgara
Leonarda Chaloupková- la Ĉeĥa
Infanoj de la komunuma infanĝardeno n-ro 52 “Winnie la Pu” – Esperanto
Sophia Choustoulaki – la Greka
Guadalupe Turrión Curto – la Hispana
Maria Arnanz Poyatos – la Hispana
Berta Fernández Escariz – la Hispana
Ilia Sumilfia Dewi – la Indoneza
Francesco Benedetto – la Itala
Vazha Modebaze – la Kartvela
Aina Manyà – la Kataluna
Marc Konijnenberg – la Nederlanda
Mert Eren – la Turka

Respondi