La Heroo de la Bjalistoka Geto

La 8a de februaro estos la 75a datreveno ekde la morto de Icĥok Malmed, la heroo de la bjalistoka geto.

Por memori tiujn kiuj oferis multon por libereco kaj digno, ni renkontiĝos la 8an de februaro je 17:00 ĉe la tabulo dediĉita al Icĥok Malmed kun kandellumo honore al la heroo.

“Icĥok Malmed (jide יצחק מאַלמעד, naskiĝis en 1903 en Brześć nad Bugiem, mortis la 8-an de februaro 1943 en Bjalistoko, Pollando) estis pola judo kaj batalanto en la bjalistoka geto dum la germana okupado de Pollando dum la dua mondmilito.

En januaro 1943 germanaj soldatoj komencis la unuajn ekzekutadojn de la bjalistoka geto. Kiam ili atakis la domon ĉe la strato Kupiecka 29, arigante la loĝantaron el la domoj en la straton, Malmed ĵetis acidon en la vizaĝon de unu el la SS-soldatoj. La nevidkapabla germano pafis sian pafilon plurfoje, pafante unu alian SS-soldaton, murdonte lin. Uzante la intersoldatan konfuzon, Malmed sukcesis eskapi. Kiel venĝo germanoj pafis per maŝinpafiloj centon da homoj inkluzive virojn, virinojn kaj infanojn.

La Gestapo-komandanto Friedl ordonis ultimaton, ke Malmed kapitulacu ene de 24 horoj. Se li ne kapitulacus, la tuta geto estus detruita. Post kiam li ricevis tiun mesaĝon, li tuj kapitulacis.

Mordeĥaj Tenenbaum priskribis en sia taglibro la kuraĝon de Malmed. Kiam germana soldato demandis Malmed kial li atakis la germanan soldaton, li respondis: “Mi malamas vin. Mi bedaŭras ke mi mortigis nur unu. Antaŭ miaj okuloj miaj gepatroj estis murditaj. Dek mil judoj en Słonim estis ekzekutitaj antaŭ mi. Mi ne sentas bedaŭron.”. Malmed estis torturita kaj je la sekva tago ĝismorte pendigita apud la placo kie la atako okazis. Kiam la ŝnuro rompiĝis kaj la korpo falis surteren germanaj soldatoj trapafis la kadavron de Malmed per multege da kugloj kaj rependigis ĝin ankoraŭ 48 horojn.

Malmed estas konsiderata kiel “Heroo de la Bjalistoka Geto”. Post la milito la strato Kupiecka estis renomita ul. Malmeda (strato de Malmed).”
Fonto: Vikipedio

Respondi