Internacia Tago de la Gepatra Lingvo

La 21a de februaro estas celebrata en la mondo kiel la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo.
Tiuokaze Bjalistoka Esperanto-Societo petas vin registri mallongan (maks. 2-minutan) filmeton, en kiu vi legas tekston; la teksto povas esti:

– fragmento de romano aŭ rakonto el via gepatra literaturo aŭ el la pola literaturo en vialingva kaj/aŭ Esperanta traduko, aŭ
– poemo el via gepatra literaturo aŭ el la pola literaturo en vialingva kaj/aŭ Esperanta traduko.

Vian filmon vi povas sendi ekz. pere de la paĝo https://wetransfer.com
kaj kiel la adresaton entajpi kontakt@espero.bialystok.pl.
Al viaj kontribuoj ni atendas ĝis mardo, la 20a de februaro.

Merkrede la 21an de februaro ni organizos renkontiĝon dediĉitan al la temo de multlingveco, en kiu estos prezentataj ĉiuj registraĵoj.

Respondi