Zamenhof +101

Bjalistoka Esperanto-Societo invitas al okazaĵoj memorigantaj pri Ludoviko Lazaro Zamenhof okaze de la 101-a datreveno de lia forpaso.

La renkontiĝon ĉe la monumento akompanos la infana muzikbando Uku-Donaco Bjalistoko kantanta en Esperanto
La renkontiĝon ĉe la monumento akompanos la infana muzikbando Uku-Donaco Bjalistoko kantanta en Esperanto.

SABATO 14.04

Je 12.00 ni renkontiĝos ĉe la monumento al d-ro Esperanto ĉe la str. Białówny por flormetado kaj rememorigo de la kreinto de la lingvo internacia. La renkontiĝon akompanos koncerteto de la infana muzikbando Uku-Donaco Bjalistoko.

Je 12.30 ĉe la monumento komenciĝos promenado laŭ la spuroj de LLZ far Nina Pietuchowska. La promenado finiĝos en la sidejo de bjalistokaj esperantistoj ĉe la str. Piękna 3 kie okazos komuna manĝo kaj prezentaĵo pri la Esperanto-movado.

 

DIMANĈO 15.04

Internacia lignofajro en Podsupraśl. Por tiuj, kiuj volas iri buse: ni renkontiĝos je 10.30 en la bjalistoka busa stacidomo; je 10:45 de tie iros buso al la haltejo Supraśl Nadleśnictwo. La lokon eblas atingi ankaŭ bicikle kaj aŭte, ĝi troviĝas ĉi tie.

Evento ĉe Facebook: ligilo

Respondi