Volontulado kaj asocia daŭripov-evoluo

Ekde februaro 2021 ni partoprenas la projekton Volontulado kaj asocia daŭripov-evoluo.

Daŭro : de 01/02/2021 ĝis 31/03/22 – Buĝeto : 59000€

La partneroj:

  • Esperanto-Kultur-Centro (Tuluzo- Francio) – kunordigas
  • KOSMO Strategio (Britio)
  • Bunta Esperanto-asocio (Italio)
  • BES (Pollando)
  • ICH (Herzberg – Germanio)
  • TEJO (Nederlando)

La projekto:

  • ebligos la interŝanĝon de bonaj praktikoj inter la partneroj
  • kapabligos niajn aktivulojn
  • provizos materialon, ilojn… reuzeblaj de aliaj organizoj
  • akompanos nian jaman partneradon pri Civita servo
  • koncentriĝos pri akceptado, mentorado kaj subtenado de junaj volontuloj lige al programoj kiel Civita Servo (Francio), Eŭropaj Solidareca Korpuso.

Kalendaro de renkontiĝoj:

  • Aŭgusto 2021: Italio (23-a – 27-a) dum itala kongreso
  • Oktobro 2021: Germanio (2a-3a) dum TORPEDO
  • Novembro : Nederlando-Roterdamo (malfermaj tagoj)
  • Decembro 2021: Pollando (dum zamenhofaf tagoj)
  • Januaro 2022 ; Skotlando?
  • Marto 2022: Francio (10a-20a dum SEMEO)

Vidu ankaŭ:

Artikolo pri la projekto en la retejo de Esperanto-Kultur-Centro (Tuluzo)