Ekde februaro 2021 ni partoprenas la projekton Volontulado kaj asocia daŭripov-evoluo.
Daŭro : de 01/02/2021 ĝis 31/03/22 – Buĝeto : 59000€
La partneroj:
- Esperanto-Kultur-Centro (Tuluzo- Francio) – kunordigas
- KOSMO Strategio (Britio)
- Bunta Esperanto-asocio (Italio)
- BES (Pollando)
- ICH (Herzberg – Germanio)
- TEJO (Nederlando)
La projekto:
- ebligos la interŝanĝon de bonaj praktikoj inter la partneroj
- kapabligos niajn aktivulojn
- provizos materialon, ilojn… reuzeblaj de aliaj organizoj
- akompanos nian jaman partneradon pri Civita servo
- koncentriĝos pri akceptado, mentorado kaj subtenado de junaj volontuloj lige al programoj kiel Civita Servo (Francio), Eŭropaj Solidareca Korpuso.
Kalendaro de renkontiĝoj:
- Aŭgusto 2021: Italio (23-a – 27-a) dum itala kongreso
- Oktobro 2021: Germanio (2a-3a) dum TORPEDO
- Novembro : Nederlando-Roterdamo (malfermaj tagoj)
- Decembro 2021: Pollando (dum zamenhofaf tagoj)
- Januaro 2022 ; Skotlando?
- Marto 2022: Francio (10a-20a dum SEMEO)
Vidu ankaŭ:
Artikolo pri la projekto en la retejo de Esperanto-Kultur-Centro (Tuluzo)