Teknikaĵoj – Zoom

Dum la Zamenhof-Tagoj estos uzata la programo Zoom. Bonvolu registriĝi kaj elŝuti la klient-programon.

Por komforte partopreni la programerojn, estos bone havi mikrofonon, kapaŭskultilon kaj kameraon. Ili tamen ne estas nepraj – vi povos kontribui al la diskutoj ankaŭ tajpante.

 

Aliĝo al la programero

 

La aranĝo okazos ĉe la platformo Zoom, sub ĈI TIU ADRESO: https://us02web.zoom.us/j/9900292000?pwd=cS9nWXBWSTBDcE9lTHE1S2tvNSt4UT09

Alternative, vi povas viziti ĉi tiun paĝon, kiel Meeting ID entajpi la numeron 990 029 2000, kaj se necesos uzi pasvorton, ĝi estas bja2020. Se ili estas ĝustaj, malfermiĝos via kliento-programo de Zoom.

Se vi jam instalis Zoom, la ligilo aŭtomate ŝaltos la kliento-programon kaj transportos vin al la konferenco. Atendu momenton en la antaŭĉambro, ĝis kiam BES-administranto akceptos vian aliĝon.

 

Interfaco de Zoom

Kundividado de la ekrano

1. En la malsupra menuo de Zoom elektu Share Screen

 

2. Elektu kion vi volas kundividi: ĉu ĉion, kion vi mem nun vidas en via komputilo (Screen), ĉu konkretan fenestron (ekz. jam malfermitan programon, en kiu troviĝas prezentaĵo, kiun vi volas montri).