La konkursa komisiono fondita por taksi verkojn de la 9-a Literatura Konkurso „Mi estas civitano de la mondo”, kiun konsistigis:
- Eligiusz Buczyński – prezidanto reprezentanta Podlaĥian Libraron Łukasz Górnicki
- Andrzej Kondraciuk – komisionano reprezentanta Bjalistokan Esperanto-Societon
pritaksis verkojn prezentitajn ĝustatempe, tio estas la verkojn de:
- Jolanta Chrustowicz: Mi estas civitano de la mondo” (Se Lennon renkontus Zamenhofon…)
- Jindřiška Drahotová: Mi estas civitano de la mondo
- Cecylia Hlebowicz: Anna en Afriko
- Blanka Hužerová: Esti civitano de la mondo
- Elżbieta Karczewska: Halo, halo, vi aŭskultas la elsendon de la radio…
- Kamil Krawczyk: Mi estas civitano de la mondo
- Jean-Marc Leclercq: Ni estas veraj civitanoj de la mondo
- Viktor Lagutin: Bjalistoka fantazio
- Elvira Malihina: Princo Arĝenta
- Stanisław Polanowski: Legendo pri la „Ombroplena” Kapelo
- Raita Pyhälä: Longa vojo al mondcivitaneco
- Joanna Sokalska: Kuracistoj sen limoj
- Elżbieta Toepler: Mi estas civitano de la mondo
- Isabelle Vigné: Mi estas civitan(in)o de la mondo
- Paweł Zadura: Ni savu la planedon…
La komisiono decidis premii:
- per la unua premio: Joanna Sokalska por la verko Kuracistoj sen limoj
- per la dua premio: Cecylia Hlebowicz por la verko Anna en Afriko
- per la tria premio: Viktor Lagutin por la verko Bjalistoka fantazio
- per kromaj distingoj: Jolanta Chrustowicz. Jindřiška Drahotová, Elżbieta Karczewska, Jean-Marc Leclercq, Raita Pyhälä, Elżbieta Toepler kaj Paweł Zadura
La organizantoj dankas al ĉiuj partoprenintoj kaj deziras sukcesojn en plua verkado. La premioj (bitlibroj), diplomoj kaj Bjalistokaj Kajeroj kun ĉiuj konkursaj verkoj estos dissenditaj per poŝto al ĉiuj partoprenantoj, kiuj ne ĉeestis la 20-ajn Bjalistokajn Zamenhof-Tagojn. Ĉi-sube ni prezentas la ĉefpremiitan verkon.
Joanna Sokalska
Kuracistoj sen limoj
Mi rimarkis, ke dum longa vojaĝo homoj ofte rakontas al nekonatoj historion de sia vivo. Ili parolas pri siaj pripensoj, esperoj, maljustaĵoj, perditaj iluzioj…
En kupeo de trajno veturanta al… ne estis multaj homoj. Krom mi estis ankoraŭ virino kaj du dekkelkjaruloj. Unu el ili estis filino de la virino. „Darek estas mia fianĉo”– diris la nigraharulino kun kortuŝanta rideto. „Ili lernas en la dua klaso de liceo. En la hodiaŭaj tempoj maturiĝo iras pli rapide” – kun embaraso flustris la juna patrino. Provante fari agrablan etoson, mi subtenis la interparolon demandante la gejunulojn: „Do, kio poste? Post abiturienta ekzameno?”. „Mi studos kosmonaŭtikon” – deklaris ĝoje la knabino. „Mi – armean medicinon” – ridetante al ŝi aldonis la knabo. „Ĉu la armea medicino diferencas de la klasika?” – mi demandis iom konsternita pro la manko de la propra scio. „Oni povas kuraci soldatojn dum la milito”– kun afabla rideto informis min la knabo. „Do la milito en la kosmo ekligos vin”– mi ekŝercis, tamen miaj kunparolantoj estis seriozaj. „Ili estas junaj, ankoraŭ multfoje ili ŝanĝos siajn planojn” – denove flustris la embarasita patrino. Mankis al mi la kuraĝo daŭrigi la interparolon. La patrino mallevis la kapon, la gejunuloj rigardis unu la alian kun raviĝo kaj mi… Mia koro ekbatis tiom forte, ke ĝi superbruis la frapadon de la trajnaj radoj. Mi fermis la okulojn ŝajnigante dormeton…
Mi denove havis 20 jarojn kaj mi studis jurosciencon. La amo de mia vivo – Kamil – studis la lastan jaron de medicino. Li volis esti kirurgo. Li estis la plej bona inter plej bonaj. Li aktivis en ĉiuj eblaj sciencaj rondoj de la universitato. Ĉio imponis al mi. Ĉiujare li faris ĉiujn eblajn praktikadojn en hospitaloj eksterlande kaj instigis min al la diligenta studado.
Post la lasta ekzameno li ne volis fari specialiĝon. Li deklaris, ke li aliĝos al laboro en la organizaĵo Kuracistoj sen Limoj kaj ke oni akceptis lin al la plej proksima forveturo al Afriko. Oni aprobis ĉiujn liajn praktikojn kaj la laboron en hospitalo en Kabul dum la unujara paŭzo en la studado kiel nepre bezonan profesian sperton. Mi aŭdis pri la homoj, kiuj agas tiumaniere, tamen mi demandis min – Kial li? Kun koleriĝo li klarigis, ke laŭ statistiko ĉiutage ĉ. 22 miloj da personoj de la medicina personaro kaj aliaj laboras en diversaj lokoj de la mondo helpante al bezonantoj. Ili faras tion plejparte en malfacilaj, ofte danĝeraj kondiĉoj, kiuj postulas forton de la animo de la helpantoj. „Imagu, ke ekzistas internacia eksterregistara organizaĵo kreita en 1971 de grupo de francaj ĵurnalistoj kaj kuracistoj” – li diris kun fervoro. „La sidejo de la organizaĵo estas Ĝenevo. Kreis ĝin grupeto de entuziasmuloj, kiuj kredis, ke ĉiuj homoj havas la rajton al la medicina prizorgo, kaj ke ĉi tiu rajto estas pli grava ol landlimoj. Por mi ili estas la civitanoj de la mondo. La kuracistoj kaj la flegistinoj riskas sian vivon por helpi al homoj en la batalzonoj, kiujn forlasis helpantoj de aliaj organizaĵoj, ekz. Internacia Ruĝa Kruco, timante pri la propra sekureco”.
Mi silentis timigita. „Li forveturos kaj forlasos min! Li forveturos kaj pereos”. Mi volis konvinki lin preni min kun si. Li tamen ordonis al mi studi por esti utila en la estonteco. Li rakontis, ke Kuracistoj sen Limoj agas en pli ol 80 landoj gvidante pli ol 360 projektojn. Ĉiu el ili postulas kunordigon de agadoj, administradon, financadon, serĉadon kaj preparadon de la laborantaro. Li asertis, ke mi povos esti utila ankoraŭ antaŭ la fino de miaj studoj kiel volontulino en unu el 23 sendependaj organizaĵoj, kiuj gvidas humanajn kampanjojn. Li promesis kontaktigi min kun unu el ili. Li provis konsoli min dirante, ke Kuracistoj sen Limoj agas ankaŭ en Eŭropo kaj provas esti ĉie, kie regas krizo, ne nur dum militoj, sed ankaŭ en kvartaloj de mizero.
Li ektenis sian vorton. Dum adiaŭo mi ricevis belan tabuleton pri „Medicins Sans Frontiers” kun telefonnumeroj al la organizaĵo, kaj la promeson, ke post la forveturo li kontaktiĝados kun mi per skajpo el ĉiuj lokoj, kie tio eblos. Li forveturis kaj mi komencis revi pri nia venonta renkontiĝo. Komence li estis proksime, en Berlino li partoprenis 6-tagan preparkurson. Li telefonis ĉiuvespere, lia voĉo estis plena de ekscito. Mi konis lin, mi sciis, ke kien ajn li veturos, li ne kapitulacos. Mi legadis en interreto pri laboro de la kuracistoj kaj mi imagadis ĉion plej malbonan: militajn agadojn, malarion, parazitojn, varmegojn… Li ne pensis pri tio. Laŭ li faritaj vakcinadoj kaj luktovolo sufiĉos en ĉiu situacio. Al li ŝajnis, ke homo povas lerni plej multe en ekstremaj situacioj, ke tiam oni estas plej proksime al la vera vivo. Mi konis Kamil-on, mi sciis, ke ĉie li donos sin tutan. „Dio, savu lin por mi”– mi flustris dum la lernado. Pri la longeco de la misio decidas la kuracisto mem. „Eble li ne estos kontenta kaj li revenos?” – mi revis provante parkerigi la jurajn regulojn. Mi plenumadis bone ĉiujn ekzamenojn. Ĉiam mi estis diligentulino, kiu provas – kun bona efiko – esti la plej bona studentino.
Pasis 25 monatoj de la forveturo de Kamil kaj mi plu ĉiuvespere atendis lian telefonon. Li estis en Jemeno. Ŝparante la vortojn, li rakontis, ke tie regas kaoso, en la lando regas granda humana krizo. „Epidemioj de malsanoj kaj plifortigo de bataloj akrigis tragikan situacion. Kuracistoj sen Limoj agas ĉe ambaŭ flankoj de la fronto”. „Ili estas kvazaŭ admirantoj de la ideo de Zamenhof” – li iam ekŝercis. „Ili penas helpi ankaŭ al la personoj, kiuj havas neniun medicinan protekton. Ili estas fuĝintoj, elmigrintoj, senhejmuloj, narkotikuloj kaj portantoj de la viruso HIV. Blokadoj de ŝip- kaj aerhavenoj kaŭzis, ke en la landon ne venas transportoj de nutraĵo kaj medikamentoj. Disvastiĝas epidemio de ĥolero kaj difterito, ĉar mankas hospitaloj, kuracistoj kaj medikamentoj. Pro nesufiĉa nutrado ĉiujn 10 minutojn mortas iu infano”.
Kamil revenis en Pollandon post tri jaroj. Mi ĵus plenumis finajn ekzamenojn. Lia alveno feliĉigis min. Mi traktis lian alvenon kiel premion por tio, ke mi kredis lin kaj lian revenon. Li estis maldikiĝinta, tremadis liaj manoj… Ni ekloĝis kune, tamen por mi tio ne estis bona decido. Ĉiun nokton mi aŭdis liajn kriojn en sonĝoj, mi premadis en brakoj la forte teruritan homon. Matene li estis malĝoja, li ne sukcesis bone konduti inter la geamikoj, li malaperadis ie por multaj horoj. Mi komencis praktikadon en juĝejo kaj mi ne povis dediĉi al li sufiĉan tempon.
Iun tagon post hejmreveno mi trovis sur la tablo karteton: „Pardonu, mi ne scipovas vivi nun ĉi tie sciante, kio okazas tie”. Li aliĝis al plua forveturo. Tiufoje li veturis al Kenjo. Li telefonis post 5 monatoj: „Neniam plu mi estos normala. Mi kuracas min pro teruraĵoj revenantaj en la sonĝoj. Jam estas pli bone. Nun mi okupiĝas pri malsatantaj infanoj. Ĉu vi scias, ke unuopa dozo de vakcino kontraŭ pneŭmokoko kostas en Pollando 250 zlotojn kaj por fariĝi imuna, estas bezonataj 3-4 dozoj? Ni ricevas ilin kiel donacojn de la produktistoj, tamen la vakcinoj ĉiam ne estas sufiĉaj. Ĉi tie mankas ĉio. Mi rigardas la mizeron, kiu ĉirkaŭas min, kaj mi benas la inventinton de Ready to Use Therapeutic Food (RUTF). Ĝi estas nutraĵo en la formo de nuksa butero. Oni povas donadi ĝin al multegaj homoj samtempe. Oni ne devas miksi ĝin kun akvo, tio malgrandigas la riskon infekti ĝin per bakterioj, kiuj troviĝas en la akvo. Krom la nuksa butero ene estas sekigita malgrasa lakto, vitaminoj kaj mineraloj. Ĉu vi povas imagi, ke tio estas ununura nutraĵo, kiun manĝas venantaj al ni infanoj? Kelkfoje mi sentas, ke tiu situacio estas por mi tro malfacila, precipe kiam la infano – malpeza kiel plumeto – mortas en miaj manoj. Mi ĉesis pensi pri la estonteco. Permesu, ke de tempo al tempo mi telefonos al vi…
Poste estis Sirio, Afganio, Sieraleono, Timoro, Ugando. La nombro de orfoj en Ugando estas unu el plej altaj en la mondo. En tiu lando 2,4 milionoj da infanoj ne havas la gepatrojn. AIDS, multjaraj armitaj konfliktoj kaj grandega povreco forprenis al ili la familiojn. Laborantaj tie helpantoj portis al la loĝantaro realan helpon kaj esperon por la pli bona morgaŭo. Mi sekvis la situacion per sociaj retoj, ĉar en la gazetaro mankis tiuj informoj. Lastatempe oni aŭdis pri la finiĝo de la misio en Sirio, kie oni atakis eskorton de kuracistoj. Li telefonis vespere – ne lin oni atakis…
Mi aŭdis pri kazoj, kiam la kuracisto infektiĝis de sia paciento kaj mortis. „Dio, savu lin por ni” – mi petis plorante. Mi laboras en Regiona Juĝejo en…, malproksime de miaj parencoj. Ili ne akceptis mian rilaton kun Kamil kaj ĝiajn efikojn. Mi estas aprezata juĝisto, de jaroj – la prezidantino de malgranda organizaĵo, kiu helpas al personoj, kiuj pro diversaj kaŭzoj estas ekskluditaj de la socio. Gasparĉjo estas mia plej bona amiko. Iam dum akra gripo li demandis: „Kial la paĉjo kuracas aliajn infanojn kaj ne povas kuraci min?”. „Fileto, via paĉjo estas en Kamerunio, tre malproksime de ĉi tie. Eble nun li tenas sur la genuoj iun malgrandan malsanan Joĉjon kaj rakontas al li pri vi…”. Tio ne estis vero, neniam mi rakontis al Kamil, ke en nia – pli bone: en mia – vivo aperis Gasparĉjo.