Rezulto de la Literatura Konkurso 2018

La 2-an de novembro 2018 la konkursa komisiono fondita por taksi verkojn de la 8-a Literatura Konkurso „Valoras lerni Esperanton, ĉar…”, kiun konsistigis:

  • Eligiusz Buczyński – prezidanto reprezentanta Podlaĥian Libraron Łukasz Górnicki
  • Iwona Kondraciuk – komisionano reprezentanta Bjalistokan Esperanto-Societon

pritaksis 22 verkojn prezentitajn ĝustatempe, tio estas la verkojn de:

  • Lech Baczyński, Pollando: Patterson
  • Éva Baloghne Fodor, Hungario: Am-lingvo
  • Helena Biskup, Pollando: Alimondulino
  • Robert Cooper, Britio: Valoras lerni Esperanto ĉar…….ĝi estas amuza, ekscita kaj malsama
  • Dirce Sales, Brazilo: La trajno
  • Jindřiška Drahotová, Ĉeĥio: Jes, valoras lerni Esperanton
  • Ewelina Grochowska, Pollando: Warto uczyć się języka esperanto, ponieważ lekarstwo na pamięć jest tylko jedno
  • Joanna Józefowicz, Pollando: Bonan matenon
  • Elżbieta Karczewska, Pollando: Okazis en la urbo Kruja…
  • Mirosław Kisielewski, Pollando: List Gabriela
  • Lidia Kobylińska, Pollando: Moresnet – pierwsze państwo esperantystów
  • Valerij Malinin, Rusio: Leteramiko de Honduraso
  • Stanisław Polanowski, Pollando: Valoras lerni Esperanton, ĉar…
  • Johann Andreas Pachter, Germanio: De Cambodunum al Danubo
  • Wacław Rekowski, Pollando: Plenaĝuloj
  • Honoré Sebuhoro, Kongolando: Afliktaĵo kaj Ĉi tiu mondo….
  • Joanna Sokalska, Pollando: Ach, Lizbona
  • Krzysztof Śliwiński, Pollando: Vikipedia Esperanto-Kalendaro
  • Andrzej Tichomirow, Belorusio: Zamenhof w Grodnie
  • Adam Wilkus, Pollando: Impresoj el Julia-Alpoj en Slovenio
  • Paweł Zadura, Pollando: Klub pod zieloną gwiazdą

La komisiono decidis premii:

  • per la unua premio la verkon Am-Lingvo de Éva Baloghne Fodor
  • per la dua premio la verkon De Cambodunum al Danubo de Johann Andreas Pachter
  • per la tria premio la verkon Zamenhof w Grodnie de Andrzej Tichomirow

La organizantoj dankas al ĉiuj partoprenintoj kaj deziras sukcesojn en plua verkado. La premioj (bitlibroj), diplomoj kaj Bjalistokaj Kajeroj kun ĉiuj konkursaj verkoj estos dissenditaj per poŝto al ĉiuj partoprenantoj, kiuj ne ĉeestis la 19-ajn Bjalistokajn Zamenhof-Tagojn. Ĉi-sube ni prezentas la ĉefpremiitan verkon.

Bjalistokajn Kajerojn vi povas elŝuti ĉi tie (en la formato pdf)

 

Éva Baloghne Fodor

Am-lingvo

Feliĉaj tagoj! Mi feriumas kun mia nepino! Ni estas kune, nure ni: la plej olda, kaj la plej juna virinoj el la tuta familio. Ni lasis ĉion hejme: la ĉiutagajn taskojn – lernejajn de ŝia flanko, laborejajn kaj dommastrinajn de la mia –, aliajn familianojn, kaj ni veturis al unu el miaj plej ŝatataj urbetoj, kiun mi vizitis jam plurfoje. Kvankam ĝi estas eksterlande, ni devas vojaĝi ne longe – dank’ al la modernaj, rapidegaj trajnoj. La unuan fojon ankoraŭ en mia junaĝo, poste – iom maljuniĝante, sekve komencante nostalgii – de tempo al tempo, kiam mi havis iom da tempo kaj mono por tiu vojaĝo, ĝuante kaj admirante ĝiajn beliĝantajn, renovigitajn partojn. Ekvidante la ĉef-placon de la urbeto – meze kun la ĉevala statuo pri la urba famulo, poste iĝinta nacia heroo – ĉiam kortuŝas min tiu pitoreska, familieca etoso, kiun unuafoje mi sentis tie. Kiel tiam, ankaŭ nuntempe ĝi estas populara rendevuejo de la lokaj gejunuloj. Sidante sur la ŝtupoj ĉirkaŭ la statuo ili babiladas, ridadas, amindumas. Same, kiel tiutempe… Ni estis junaj kaj belaj. Jes, per mia cerbo mi jam scias, ke vere belaj, kvankam tiam mi estis konvinkiĝanta, ke nepre mi devus iom ŝanĝiĝi por esti belulino – iĝi pli maldika kelkajn kilogramojn, pli alta kelkajn centimetrojn, havante pli grandajn/pli malgrandajn korpopartojn, pri kiuj nur la junulinoj pensas, ke ili gravas plej multe. Hodiaŭ, post pluraj jardekoj mi jam scias, kiel tutpravas Eta Princo (t. e. Saint Exupery): vere allogaj kaj belaj estas nevideblaĵoj por la okuloj – oni vidas bone nur per sia koro.

Do, ni estis energi-plenaj, iom naivaj, sed antaŭ ĉio: tre, tre geamantaj. Eble niaj pensoj naskiĝante estis vortoj de niaj gepatraj lingvoj, sed laŭte dirante jam ili sonis en Esperanto, en tiu lingvo, kiu tiutempe iĝis pli kaj pli populara inter la gejunuloj. Ĝi funkciis vere kiel ponto, kiun trairante ni povis interkomuniki senprobleme; eĉ kun anoj de tiuj landoj, kies lingvojn studi en nia patrujo ankoraŭ signifis seriozajn malfacilaĵojn. Ni konatiĝis en internacia junulara Esperanto-renkonto, organizita en mia urbo. Partoprenante la diversajn programerojn, „hazarde” ni ĉiam sidis aŭ staris unu apud la alia. Post 1-2 tagoj ni jam paroladis multe-multe: pri nia vivo, studado, hobioj. Ni instruis unu al la alia diversajn gepatrajn esprimojn, ridante multe, pri la ĉarme mallertaj akcentoj. Dum la Granda Balo – memkompreneble – ni dancis sole unu kun la alia, kaj inter la dancoj diligente ni serĉadis lokojn – malpli bone lumitajn – por ŝanĝi kisojn.

Post la balo, kiam jam ĉiuj foriris al la noktejoj, Li ankoraŭ akompanis min ĝis nia loĝejo, kaj la „Ĝis!” povis eksoni nur post longa-longa adiaŭo. Nur sekvontmatene mi eksciis, ke Li malfruiĝis la lastan tramon al sia noktejo, kaj Li devis trairi – perpiede, nokte – ĝuste la plej longan ponton en mia urbo. „Dum mia marŝado mi povis pensi nur pri tio, ke verŝajne ĝi estas la plej longa ponto en la tuta mondo!” – konfesis Li sekvonttage, ridetante.

Lian hejmenrevenon sekvis senfina korespondado – kompreneble perpoŝte, ĉar interreto tiam ankoraŭ ne ekzistis. Poste sekvis la vizitadoj reciprokaj, kun prezento al la gepatroj unu de la aliaj, kun planado de nia komuna estonteco, post la geedziĝo. Kie kaj kiel? Tio estis ĉiam la ĉiutaga temo. En kiu lando, per kiu laboro, en kiu hejmo? Por kiu el ni povus esti pli facila, pli tolerebla la totala ŝanĝo?

La solvon – kiel kutime – donis la vivo mem. La leteroj pli maloftiĝis, la vortoj pli malvarmiĝis, kaj mi tuj ekkomprenis la situacion: venis iu – alia knabino. Dum nia lasta renkonto jam Li konfirmis tion – iom honteme, pardonpetante, sed videble feliĉe. Kion mi povis fari? Ĝi doloris ankoraŭ dum longaj jaroj, sed pli kaj pli malforte…

Mia vivo tiel turniĝis, ke mi komencis okupiĝi pri instruado. Mi instruis dum longaj jaroj, preskaŭ du jardekoj Esperanton. La lingvo, kiu antaŭe signifis por mi la amon, iĝis por mi mem la Amo. Senĉese mi klopodis serĉi kaj uzi diversajn instru-metodojn, por helpi efike la gelernantojn (ĉefe plenkreskulojn), kiel eble plej facile studi kaj uzi ĉi tiun belegan lingvon. Dumtempe mi trovis ankaŭ paron, kun kiu mi vivas jam ekde pli ol 30 jaroj, edukinte 3 gefilojn, kaj nun jam havante 2 genepojn.

Do, nun ni estas ĉi tie kune kun mia nepino. Ni ĝuas la belegan, sunan veteron, ni faras longajn promenojn sur la ĉarme malvastaj stratetoj de la urbo, rigardante la fabelecajn, kolorajn domojn, la pitoreskan pejzaĝon. Mi gustumigas kun ŝi tiujn naciajn manĝaĵojn, kiujn mi konas helpe de mia estinta amato, kaj kiuj – verŝajne ĝuste pro tio – al mi ege plaĉas. Dumtempe ni babiladas – priparolante detale la plej gravajn aferojn de la vivo, kiel nur virinoj povas paroladi.

Kaj la trian vesperon de nia ĉi tiea restado, okazis miraklo. La miraklo, kiun – profunde de mia koro – jam longtempe mi esperis: duone timetante, duone ĝojante, sed finfine, atendante: la r e n k o n t o. Atendante ne nur Lin, sed ankaŭ mian jun-aĝon, miajn estintajn emociojn. De tempo al tempo mi revadis pri tiuj momentoj: kion mi sentos, kion mi diros, kion L i diros?

Jes, finfine okazis – dum nia laŭkutima vespera promenado, post la bongusta, satigita vespermanĝo. Li – same, kiel en miaj revoj – venas fronte al ni, kaj ekkonante min (do, eble ne tiel multe mi sanĝiĝis), Li haltas. Li ridetas, ĉarme, gaje – ho, kiel junuleca, kiel eleganta Li estas – bone videble Li volas min saluti iel… Jes, Li diras ion – en la unuaj momentoj mi kredas, ke pro la ekscitiĝo mi ne komprenas, sed poste mi jam aŭdas, ke Li parolas
en fremda – en sia gepatra – lingvo. Mi respondus, eĉ, mi balbutas kelkajn vortojn, kompreneble Esperante… Li nur ridetas – pardonpeteme, honteme, kaj Liaj okuloj diras al mi: „mi ne komprenas…”.

Subite mi konsciiĝas: Li forgesis nian komunan lingvon. Rapide kaj facile oni povas forgesi la lingvon neuzitan de pluraj jardekoj – ŝajne ekde tiu tempo Li ne parolis Esperante, tute ne okupiĝis pri ĝi. Antaŭ mi staras nekonatulo – fremda homo, kun fremda lingvo kaj vivo. Forte mi sentas inter ni la barilon, sekve el la manko de nia antaŭa komuna lingvo. Du – nun jam – nekonatuloj, sen komuna pasinteco, sen komunaj pensoj kaj vortoj. „Ili parolas la saman lingvon” – oni diras en mia gepatra lingvo, temante pri la perfekta interkonsento. Nun ni – laŭvorte – ne parolas la saman lingvon.

Post kelkaj kortuŝaj, tute silentaj momentoj – tra kiuj neniu ekstera voĉo, neniu bruo povas penetri – sentante sur mia brako kareson, mi ekaŭdas senpaciencan voĉon de mia nepineto: „Ni iru, avinjo!” Same, kiel saluti – ankaux adiaŭi neeblas. Ni ekiras malrapide, nenion dirante, ne retrorigardante. En mia koro militadas la emocioj, samtempe ĉirkaŭdancante nin la milda, suda venteto. Mi sentas, eĉ, scias certe: pri ĉi tiu renkonto mi parolos neniam, al neniu…

 

                      

Respondi