Szymon Datner – Batalo kaj pereo de la bjalistoka geto

25,00 

Priskribo

  • Aŭtoro: Szymon Datner
  • Tradukis: Przemysław Wierzbowski
  • Eldonis: Bjalistoka Esperanto-Societo
  • Eldonjaro: 2023
  • Formato: 134 p., 148×210×8 mm. Mola kovrilo.
  • ISBN: 978-83-962222-8-2

La teksto Batalo kaj pereo de la bjalistoka geto (unuafoje eldonita en Lodzo en 1946) estas la unua historia dokumenta fonto pri la pereo de la bjalistokaj judoj. La dulingva (pola-Esperanta) eldono enhavas pli ol 160 notojn de Ewa Rogalewska kaj antaŭparolon de Helena Datner, filino de la aŭtoro.

La libro estis eldonita kadre de solenaĵoj de la 80-a datreveno de la ribelo en la bjalistoka geto.

Szymon Datner (1902–1989) naskiĝis en Krakovo, estis historiisto kaj socia aktivulo. En la 1920-aj/1930-aj jaroj li membris en Zamenhofa Esperanto-Societo, partoprenis ekzamenkomisionojn de Esperanto, kunorganizis postkongresojn. Li estis instruisto de la bjalistoka hebrea gimnazio. Dum la 2-a mondmilito li aktivis en la rezistmovado: en junio 1943 li eskapis el la geto kaj aliĝis al partizanoj, kiuj aktivis en la apudbjalistokaj arbaroj – unue al juda, poste al sovetia trupo. En la geto pereis lia familio, la edzino kaj du filinoj. Post la milito li por kelka tempo elmigris al Palestino. Reveninte al Pollando li laboris en Juda Historia Instituto kaj Ĉefa Komisiono por Esplorado de Hitleranaj Krimoj. Li verkis ia. la librojn Krimoj de Wehrmacht kontraŭ militkaptitoj de regulaj armeoj en la dua mondmilito (1961) kaj  Arbaro de justuloj (1968), la unuan en Pollando libron pri savado de judoj far poloj. Tamen la baza celo, kiun li difinis por si, estis zorga registrado kaj priskribado de la pereo de la bjalistokaj judoj.

La historio de la juda rezisto kontraŭ la nehoma kaj potenca germana okupacianto estas glora, sed malmulte konata heroa karto en la historio de la granda juda tragedio. La rezisto en la kondiĉoj de monstra teroro, en tia forto ne okazinta en al historio, la rezisto kontraŭ malamiko disponanta la plej potencan en la historio militmaŝinon, kiu unufrape neniigas plej grandajn armeojn de la mondo – tia rezisto ne estis facila. Krom la eksteraj momentoj de perforto ekzistis ankaŭ momentoj internaj. La malamiko agis perfide, aplikis la metodon de poioma morala kaj psika frakasado de la viktimoj, malintegrado kaj atomigado de la juda socio per plej diversaj Makiavelaj maĥinacioj. Mankas loko kaj maniero por vasta priskribo de tiuj metodoj. Pro la supre menciitaj kialoj kaj multaj, multaj aliaj, kiujn en ĉi tiu mallonga antaŭparolo ne eblas vaste analizi, la juda rezistmovado ne povis plene disvolviĝi kaj tie, kie oni sukcesis organizi centrojn de rezisto, ne povis realigi siajn taskojn tiel, kiel skizis ilin la iniciatintoj kaj estroj de tiu movado.

Malmultaj transvivintaj atestantoj de tiu movado ne ĉiam povas prezenti la plenan strukturon de eventoj kaj preparoj, ĉar ili okazis en strikta konspiro kaj nature ne povis esti konataj por vasta grupo de homoj. Plej multaj raportoj, kiuj konserviĝis, estas pri la juda rezistmovado kaj la ribelo en la varsovia geto. Ĝis nun malpli konataj estas detaloj el aliaj lokoj, precipe Vilno, Bjalistoko, Częstochowa, Lodzo, Krakovo k.a. (…)

Ĉi tiu verko, kiun ni presigas kiel la unuan monografian traktaĵon, preparitan kaj prilaboritan de la bjalistoka filio de la Centra Juda Historia Komisiono, donas al ni la bildon de unu el la plej interesaj momentoj de la juda rezistmovado ekster Varsovio. La leganto trovos en ĉi tiu verko la respondon al pluraj demandoj, kiujn li emus starigi: Kial la judoj tiel malfrue ekorganizis la rezistmovadon? Kial ĝi ne estis amasa? Kiuj estis la kaŭzoj de ĝia malsukceso en konkreta, aparta kazo?

En siaj enkondukaj rimarkoj la aŭtoro koncize karakterizas la fontojn, sur kiuj li bazis la laboron. La rimarkojn ni deziris kompletigi nur per kelkaj detaloj rilate la aŭtoron de la traktaĵo. D-ro Szymon Datner pasigis du jarojn en la bjalistoka geto. La 24-an de majo 1943 li eliris el la geto kiel ano de partizana trupo kaj partoprenis armitan bataladon, en kiu la trupo konfliktis kontraŭ la germanoj.

Kiel partizano li dufoje eniris, aŭ enŝteliĝis, en la bjalistokan geton, por realigi tie certajn taskojn rilatajn al la laboro de la partizana trupo. Tial la konis la ceterajn sorton kaj historion de la geto. Por la lasta fojo li eniris la geton tri tagojn antaŭ la operaco kaj la ribel-eksplodo.

Post kiam la Ruĝa Armeo liberigis Bjalistokon, la partizanaj trupoj denove enmarŝis en la urbon. D-ro Datner tuj komencis organizi transvivintajn judojn. De kiam oni establis la Provincan Judan Historian Komisionon en la regiono de Bjalistoko, li estas ĝis nun ĝia prezidanto. Li ankaŭ fondis bjalistokan filion de la Centra Juda Historia Komisiono, kun kiu li aktive kunlaboras.

La aŭtoro, konforme al lia antaŭparolo, ne rezignas pri subjektiva taksado de la aferoj kaj esprimado de siaj personaj opinioj kaj sentoj. Tamen li klopodas desegni precizan kaj klaran divido-linion inter la priskriba parto, traktata kun laŭeble plej granda objektiveco kaj honesteco, kaj sia privata rilato al la eksterordinaraj eventoj kaj tragedio, kiujn li atestis kaj partoprenis.

Ja en ĉi tiu epoko historiisto havas malfacilan taskon. Temas pri ankoraŭ freŝa historio, skribita per la sango de homoj plej proksimaj kaj karaj, en kruela maniero ekstermitaj per krimulaj manoj, je la nomo de nekomprenebla, nehoma teorio kaj tute ordinara, reala revo pri potenco, maskita per la fumkurteno de la „misio de Herrenvolk”.

En la verko de d-ro Datner, simile kiel en multaj aliaj tekstoj de tiu periodo, elementoj membiografiaj kaj strikte historiaj devas do interplektiĝi. Pripensoj de la aŭtoro kaj liaj humoroj transiras al la leganto. Cetere tiuj pripensoj mem estas historia materialo. Nek onta historiisto, nek la leganto estas indiferenta pri sentoj kaj pensoj, kiuj vivigis la partoprenantojn kaj la viktimojn de la germanaj „operacoj” kaj „transloĝigoj”. Plastikeco kaj senpereco de la travivaĵoj en konvinka kaj sugesta maniero ĉiumomente aperas en ĉi tiu verko.

Kiam ekz. la aŭtoro flanke aldonas priskribante la operacon, ke la nokto estis „serena kaj lunluma” aŭ kiam li priskribas kiel Barasz marŝas en la fronto kun la ekzekutistoj, aŭ kiam li prezentas la „operacon” kontraŭ ĵusnaskitoj kaj la juda hospitalo – ni sentas, ke la aŭtoro vidas tiujn aferojn kaj ke li mem travivis ilin.

Tiu persona nuanco en la verko de d-ro Datner estas tre grava afero. Plene aprezante la klopodojn de la aŭtoro por laŭeble kompleta objektiveco en la prezentado de la sinsekvoj, ni vidas en tiu rekta, emocia aliro al la priskribata tragedio, en kortuŝa doloro, funebra malĝojo kaj sankta indigno, kiujn la aŭtoro ne kaŝas – (ni legu ekzemple la epilogon) – garantion pri aŭtenteco de liaj travivaĵoj kaj pri la historia vero.

D-RO FILIP FRIEDMAN

Aldonaj informoj

Pezo 0,215 kg
Dimensioj 148 × 210 × 0,9 cm

Eble ankaŭ plaĉus al vi…

Respondi