Ni ĉiuj estas malsamaj

35,00 

Nur 2 ekzempleroj restas

Priskribo

Renkontu infanojn de unu lernejo, kaj iliajn instruistojn, gepatrojn kaj prizorgantojn. Ili havas diversajn specojn de familioj, ŝatojn kaj malŝatojn, kulturojn, etnojn, kapablojn kaj malkapablojn … kaj multajn komunaĵojn!

Estas miliardoj da mirindaj manieroj esti homo – tiom da manieroj, kiom homoj sur Tero. Ni ĉiuj estas malsamaj estas inspira festo de la fakto, ke ni ĉiuj estas unuopuloj. Verkite de Tracey Turner kaj enesperantigite de Jorge Rafael Nogueras, ĝi estis kreita kunlabore kun pluraj «ambasadoroj de inkluziveco».

Bunta kaj diversa, Ni ĉiuj estas malsamaj plifortigas la fakton, ke ĉiu havas ion por kontribui, ke diverseco pliriĉigas niajn vivojn, kaj ke unu aferon plene komunan ni ĉiuj havas – ke ekzistas pli, kiu unuigas nin, ol dividas. Niaj malsimilaĵoj riĉigas niajn vivojn. Festu ilin per tiu ĉi belega libro.

 

  • Aŭtoro: Tracey Turner
  • Eldoninto: EAB, Barlaston
  • Eldonjaro: 2022
  • Formato: 48 paĝoj, 28.7 cm, almole bindita. Koloraj bildoj.
  • ISBN: 9780902756502

Aldonaj informoj

Pezo 0,54 kg
Dimensioj 28,7 × 24,4 × 1 cm

Respondi