Priskribo
Kun buntaj paĝoj ŝvelantaj kun moderna urba vivado, Lunkato kaj mi rakontas pri Perlo kaj ŝia venkado super angoro, kiam ŝi devas transloĝiĝi kaj iri al nova lernejo, per la helpo de giganta blanka kato.
Estas facile kunsenti ŝian timon, ke «mi konos neniun, kaj neniu konos min», sed oni lernas, rigardante ŝin fariĝi pli memfida, ke per iom da imagopovo kaj persisto, oni povas fari ĉion,
Verkis kaj ilustris tiun ĉi libron Lydia Corry; elangligis ĝin Clare Hunter.
- Aŭtoro: Lydia Corry
- Eldoninto: EAB
- Eldonjaro: 2022
- Formato: 32 paĝoj,28cm, Plenkolore ilustrita. Mole bindita
- ISBN: 9780902756533
Aldonaj informoj
Pezo | 0,19 kg |
---|---|
Dimensioj | 28 × 22,4 × 0,5 cm |