Icĥok Kacenelson – La kanto pri la murdita juda popolo

10,00 

Poemego de Icĥok Kacenelson (1886–1944), unu el la plej gravaj atestoj pri la Holokaŭsto. Trad. Mikaelo Bronŝtejn

48 ekzempleroj

Priskribo

Aŭtoro: Icĥok Kacenelson
Titolo: La kanto pri la murdita juda popolo
Tradukinto: Mikaelo Bronŝtejn
Eldonisto: Ars Libri
ISBN: 978-83-63698-52-2
Jaro: 2021
Formato: 210 × 210 mm, 200 paĝoj, malmola kovrilo, ilustrita. Dulingva eldono (kun la jida originalo), aldonaj piednotoj kaj biografio de la aŭtoro.
Juda Literaturo, Serio Nordo-Sudo n-ro 2.

Icĥok Kacenelson (1886–1944) estis juda pedagogo, tradukisto, poeto kaj dramisto verkanta en la hebrea kaj la jida. Antaŭ la Dua mondmilito li verkis popularajn kantojn, fabelojn kaj teatraĵojn por infanoj. Dum la milito li ekloĝis en la varsovia getto, el kiu al la ekstermejo Treblinka estis forportitaj liaj edzino kaj du filoj. Kun la plej aĝa filo Kacenelson partoprenis la ribelon en la getto, sekve, post kiam li ricevis pasporton de Honduro, oni transportis lin al Vittel en Francio. Tie de oktobro 1943 ĝis januaro 1944 estis verkata La kanto pri la murdita juda popolo, lia plej fama teksto, unu el la plej gravaj atestaĵoj de la Holokaŭsto. Sud-Amerikon Kacenelson neniam atingis: la 1-an de majo 1944 lia vivo finiĝis en la gasĉambro de Aŭŝvico.

La kanto pri la murdita juda popolo, la lasta kanto de la lasta judo en Eŭropo, mirakle postvivinta sian aŭtoron, estas verko skua per doloro, malespero kaj teruro. La dek kvin kantoj esprimas komunecon kun majne tojte – kun „miaj mortintoj”. Kaj ĉefe kun la edzino Ĥana kaj ambaŭ pli junaj filoj, Bencjon kaj Jomele, kun la tuta familio kaj ĉiuj konatoj, kun la eminentaj personoj de la kultura kaj socia vivo, kaj fine kun ses milionoj da viktimoj en Treblinka, Sobibór, Auschwitz, Bełżec kaj fun noch, fun noch, fun noch! („el ĉie, ĉie, ĉie!”). Kacenelson starigis por ili ĉiuj la monumenton sur la tombo.

Aldonaj informoj

Pezo 0.54 kg

Respondi