Edmond Privat – Interpopola konduto

15,00 

La libro prezentas la provon analizi la genezon de la malamo, perforto kaj milito inter la nacioj. La aŭtoro mencias kaj priparolas diversajn erarojn kaj misuzojn de patriotismo, naciismo kaj mesiismo.

Havebla

Priskribo

Strukture la libro pli similas al personaj notoj, ol al bone strukturita esploro. Enhave ĝi ne plenas je revelaciaj malkovroj — Privat plejparte parolas pri ĝene ĝeneralaj banalaĵoj, kiel pri manko de iu universala justeco inter la ŝtatoj, pri la duobla moralo de la ŝtat-regantoj ktp. Ĉefe do temas pri la sistemigo de la plej kutimaj misoj kaj hipokritaĵoj, dominantaj en la internaciaj rilatoj. Tamen, ne maloftas en la libro pli konkretaj pecoj — Privat ne avaras la historiajn ekzemplojn kaj instruojn, kiuj tuj plivigligas la iom tro teorian enhavon de la libro.

Aŭtoro : Privat (Edmond).

Respondi