Joseph Roth – Hotelo Savoy

30,00 

La ĉefrolulo de la romano estas Gabriel Dan, kiu post la Unua mondmilito kaj trijara militkaptiteco en Siberio alvenas en fabrikan urbon troviĝantan ĉe la limo inter la oriento kaj la okcidento, kie li ekloĝas en hotelo.

Nur 2 ekzempleroj restas

Priskribo

Hotelo Savoy estas romano de Joseph Roth, verkita en la germana kaj komence eldonita en la gazeto Frankfurter Zeitung de la 9-a de februaro ĝis la 16-a de marto 1924. Ĝi konsistas el tridek mallongaj ĉapitroj kaj estas dividita en kvar partojn.

La ĉefrolulo de la romano estas Gabriel Dan, kiu post la Unua mondmilito kaj trijara militkaptiteco en Siberio alvenas en fabrikan urbon troviĝantan ĉe la limo inter la oriento kaj la okcidento, kie li ekloĝas en hotelo. La etaĝoj prezentas hierarkion: plej malsupre loĝas riĉuloj, dum malriĉaj homoj okupas la ĉambrojn ĉe la plej supra parto de la konstruaĵo. En la libro la loko ne estas nomita, tamen temas pri la Hotelo Savoy en Lodzo, en kiu Roth loĝis kaj verkis la romanon.

Aŭtoro : Roth (Joseph).

Libro eldonita de BES en 2017.

114 paĝoj, 24 cm

Aldonaj informoj

Pezo 0,35 kg
Dimensioj 23,5 × 17 × 1 cm

Respondi