A. A. Milne – La domo ĉe Pu-Angulo

90,00 

Elĉerpita

Priskribo

Verkis A.A. Milne. Tradukis Edmund Grimley Evans el la angla. Ilustris E.H. Shephard.

La ĉefa eldonaĵo de EAB en 2021, traduko de la klasikaĵo The House at Pooh Corner, dua libro en la serio pri Urso Pu verkita de A.A. Milne. En tiu volumo troviĝas dek pliaj rakontoj pri Winnie-la-Pu kaj liaj amikoj de la Centakrea Arbaro: Kristoforo Robin, Porketo, kaj – unuafoje – Tiglo.

Tiun ĉi belegan malmole binditan libron, tradukitan de Edmund Grimley Evans, ornamas plenkoloraj bildoj sur lukse dikega papero. Ĝi venas kun bunta jako kaj rubando, estas perfekta por ĉiuj infanoj, ĉu junaj, ĉu maljunaj, kaj estas ideala donaco.

Eldonis: EAB, Barlaston. Jaro: 2021. 185 paĝoj. Plenkoloraj bildoj. ISBN: 9780902756410.

 

Aldonaj informoj

Pezo 0,64 kg
Dimensioj 21,3 × 15 × 2,8 cm

Eble ankaŭ plaĉus al vi…

Respondi