Prelegu dum niaj Zamenhof-Tagoj

Se VI ŝatus prezenti ion en la unika naskiĝtaga festo de Ludoviko, ne hezitu kontakti nin! La prezentoj povas esti aŭ realvive aŭ rete per platformo, kiun ni disponigos al ĉiuj interesitoj.

Oni ĉiam pli kaj pli demandas nin, ĉu Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj okazos ĉi-jare. La respondo estas: kompreneble JES! Ni renkontiĝos en la tagoj 11–13 de decembro 2020. Vendredo kaj sabato estos tagoj plenigitaj de prelegoj, prezentoj, trejnado kaj muziko, kaj dimanĉo, tradicie, estos la tago de ekskurso en nia regiono.

Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj ĉe Eventa Servo

Respondi