Ni inaŭguris Zamenhof-Jaron!

Lundon la 2an de januaro 2017, membroj de Bjalistoka Esperanto-Societo kun loĝantoj de Bjalistoko solene inaŭguris la jaron de Zamenhof anoncitan de Unesko. Tagmeze post la melodio de la signalo de Bjalistoko, el la urbodoma turo eksonis melodio de la Esperanto-himno. En Esperanto Cafe prezidanto de la Societo Przemysław Wierzbowski prezentis planojn de la organizaĵo por la jaro 2017, kiuj estas i.a. la 36a Pola Esperanto-Kongreso (12-14 de majo), kadre de kiu estos organizita trejnseminario por ontaj trejnistoj. Li rememorigis, ke en 2017 estos du aliaj gravaj datrevenoj, t.e. 130-jariĝo de Esperanto kaj 120-a naskiĝdatreveno de Jakobo Ŝapiro. La Societo planas ankaŭ Esperantan eldonon de verkoj de bjalistoka poeto Wiesław Kazanecki, novan version de antaŭmilita gvidlibro tra Bjalistoko de Jakobo Ŝapiro, kaj metiejon de juda kuirarto, kiun akompanos libro sub skiza titolo En la kuirejo de Klara Zamenhof.

Elżbieta Karczewska prezentis la personon de Ludoviko Zamenhof kaj lian heredaĵon hodiaŭ. La renkontiĝon ĉeestis vicurbestro Rafał Rudnicki, kiu prezentis kaj donacis Esperantajn t-ĉemizojn kaj puzlojn kaj anoncis nome de la urbestro subtenon al la jubileaj eventoj.

Pri la renkontiĝo raportis inter alie pollingvaj TVP Białystok, Radio Białystok, BIA24, Gazeta Wyborcza kaj belaruslingva Radio Racja.

Pliajn fotojn vi trovos ĉi tie.

Fotis Nina Pietuchowska. Registraĵon de la melodio de la prezentita himno estas Cesar; la registraĵo estas publikigita laŭ la permesilo Creative Commons – uznanie autorstwa.

Respondi